Kondiĉoj de Uzo

Ĉi tie vi trovos ekskluzivajn bildoseriojn aranĝitajn de Ria.

Mi petas respekton kaj konsideron al la laboro kaj sindediĉo de la aŭtorino.

Ĉiuj bildoserioj estas proprietaĵoj de Ria, neniu el ili devas do esti taksata kiel ĉiesaĵo.

Ili estas disponeblaj por konektita prezentado kaj por elŝuto, sed ne estas disponeblaj por publikigo en aliaj retpaĝaroj.

Vi rajtas ilin elŝuti kaj konservi kopion en via komputilo por privata uzo kaj por plusendo al amikoj pere de retmesaĝoj, sed vi ne havas la rajton ŝanĝi la aranĝojn, forviŝi la kolofonon aŭ postuli aŭtorajton pri la aluditaj bildoserioj.

Dankon pro la legado de ĉi tiuj uzokondiĉoj, kaj pro la respekto al la reguloj.

 

Teksestrino - Flori Jane

Kopirajto © 2003-2006 -Ria Slides - Ĉiuj rajtoj rezervitaj 

    Instrukcioj

Bildoserioj

Ria