La 17-an de Julio 2001, nia kara poeto Jorge das Neves sendis al la listo VEKI jenan retmesaĝon, kies enhavo estas tiel fieriga, ke ĝi sukcesis nuligi la inklinon de la zorganto pri ĉi tiu paĝaro , nome kaŝi sian eble malveran modestecon. Tial, li rajtas ŝerce aserti , ke amiko Jorge verkis per-versan flataĵon.

 

  Tre estimataj geVekianoj

(gebelaj, kiel charme tajpas MiRna):

Jen mi trovis belegan surprizon sur la paĝo "Sementeira" (Semejo). Fernando Marinho publikigis poemaron mian por Poezia Vespero k ... foton de Cigno Blanka! Mi tre dankas. Baldaŭ li ricevos pli novan bildon kun ĉeesto de Marilena k novaj flagetoj konforme al internacia abc-flagkodo. La flagoj gaje flirtas por saluti iun en la kampadejo, samkiel velŝipo en haveno. Tiel grandan ĝentilaĵon, kun via permeso, mi volas danki (kiel kutime) per... poemo!  

 

SEMAS KAJ SEMAS  

[Al semisto Fernando Marinho]  

Ĉiu semo fariĝas bela frukto 

de l' arbo naskiĝinta en Semejo, 

kaj Marinho, per semoj kaj per lukto, 

iras kuraĝavenke al la plejo. 

Plejas informo, kurso, artikolo, 

beletro, historio kaj notico... 

Nia semisto plugas kun bonvolo, 

sen laciĝo, malĝojo aŭ malico. 

En nia landa asocio, li 

estis tre kompetenta prezidanto, 

kaj ni volas omaĝi tie-ĉi 

la vervon de fervora batalanto. 

Ĉiu semo fariĝas bela frukto

  de l' arbo naskiĝinta en Brazilo, 

kaj Marinho, per semoj kaj per lukto, 

atingas la helecon de sunbrilo!  

 

[Marinho pron. "marinjo" . Prezidanto li estis de Brazila Esperanto-Ligo (1982/1985)]  

Jorge das Neves

poeta@infolink.com.br    

 VIDU: NOVAJN FOTOJN DE CIGNO BLANKA