KLONADO: ELEMENTAJ INFORMOJ

(Prelego prezentita de D-ro Paulo Sérgio Viana en AERJ, la 4an de Majo 2002)

Jarcentojn antaŭ Kristo, la helenoj ŝajne ĉion antaŭvidis. Ili kreis la miton pri Narciso: belega junulo naskiĝis kaj divenisto aŭguris, ke tragedio okazos, se la belulo iam vidos sian propran figuron; Narciso unu tagon vidis sin sur laga akvospegulo kaj estis kaptita de profunda, senmoviga enamiĝo, kiu kondukis lin al morto. Pasis jarmiloj, kaj la homo plu restas ensorĉita de sia propra figuro. Lastatempe, tiu obsedo prenis tute konkretan formon. Homoj emas kopii sin mem, kaj se eblus ,eĉ sian psikon. Oni entreprenis klonadon, nome kopiadon de vivantaj estuloj, kaj tio tuŝas ĉies pensojn. Ĉu rezultos mirinda salto de scienco aŭ mortdanĝera aventuro?

Klonado estas neseksa reproduktado de organismo per ĉelo aŭ fragmento, tiel ke rezultas individuo genetike egala. En la lastaj jaroj, ĉefe pro la fama ŝafino Dolly, tiu temo fariĝis sufiĉe sensacia en amasmedioj. Tamen, laŭ biologia vidpunkto, ĝi ne estas nova. La vorto klono devenas de la greka "klón", kiu signifas ŝoson, nome tigon, kiu povas estigi novan apartan organismon. Do, de jarmiloj oni klonas plantojn per ŝosojn. Ankaŭ mikroorganismoj reproduktiĝas nesekse, per simila maniero (Fig.I).

Eĉ salamandroj kaj lacertetoj povas reprodukti perditajn partojn de la korpo. La mirinda novaĵo estas, ke oni nun ekklonas superajn bestojn kaj jam anoncas homan klonadon. Kaj plej rimarkinde, oni en la lasta tempo komencis pli profunde koni la manieron, kiel ĉeloj diferenciĝas, kio certe permesos klonadon de apartaj organoj. Natura klonado tamen okazas, kiam "identaj" ( t.e. unuovaj ĝemeloj naskiĝas.

Fakte, la historio pri klonado ne estas tute mallonga.En 1952 oni klonis bufembriojn, kiuj tamen mortis antaŭ maturiĝo. En 1970 oni eksperimentis per ratoj, poste per ŝafinoj. En 1981, en Svisio, oni klonis ratojn kaj en 1986, en Anglio, ŝafinon. sekvis brutoj, porkoj, kaproj, kunikloj kaj simioj. En 1993, en Kanado, oni produktis homajn klonembriojn, kiuj estis detruitaj post 32 semajnoj. En Brazilo, klonado de bestoj estas farataj de dek jaroj. En 1997, en Skotlando, naskiĝis la fama "Dolly". Ankoraŭ en 1997 oni produktis ŝafinon "Polly", kun homa geno enmiksita en ĝian genetikan konsiston. En 1998 oni firmigis teknikon por produkti aron da klonuloj el unu sola fontindividuo; sekvis klonado de bestoj je pluraj generacioj.

Por kompreni klonadon de superaj animaloj, oni devas rememori pri normala seksa fekundigo. Oni memoru, ke homaj ĉeloj havas nukleon kun 46 kromosomoj, kiuj gardas la tutan genetikan kodon de la individuo. La reproduktaj ĉeloj - ovoloj kaj spermatozooj - enhavas 23 kromosomojn; kiam ili intermiksiĝas, tiam la fekundigita ovo ekdisponas pri 46 kromosomoj , kaj multobliĝas por formi novan individuon (Fig.II).

Se fekundigita ovo dividiĝas en du aliajn apartajn ĉelojn, tiam estiĝas "identaj" ĝemeloj, fakte klonoj (Fig.III).

Por produkti klonon, oni uzas plurajn teknikojn. Ĉe "Dolly" , oni prenis ĉelon de mamglando de unu besto kaj ovolon de alia besto; per mikrokirurgio oni forprenis la nukleon de la ovolo kaj per elektra kurento enmetis en ĝin la genetikan materialon de mama ĉelo; la rezultinta "miksa"ĉelo ekdividiĝis kaj fariĝis embrio, kiun oni metis en la uteron de tria besto, por "normala " gravedperiodo (Fig.IV).

Alia tekniko konsistas en tio, ke oni prenas ĉelojn de embrio kaj faras, ke tiuj ĉeloj reproduktiĝu en alian, egalan organismon.

Kompreeble, en tiuj procedoj povas okazi misaĵoj, tiel ke aperas ŝanĝoj en la genetika materialo. Tio klarigas la faktojn, ke "Dolly" frue maljuniĝas kaj prezentas artriton. Krome, centoj da provoj estas necesaj, por atingi unu sukceson. Cetere, la ekstera aspekto de klonoj povas ne esti identaj, ĉar la eksteraj faktoroj multe influas en tio. Same okazas ĉe psikaj inklinoj.

Unu el la plej entuziasmigaj perspektivoj rilate klonadon estas tiu, ke oni povas selekti t.n. trunko-ĉelojn, en la unuaj fazoj de formiĝo de embrio, kaj produkti unu solan organon, anstataŭ kompletan individuon. Ĉar tiu organo estas identa al la kopiita, oni povas imagi la grandegan utilecon de tiu tekniko, por trasplantoj.

Klonado venigis en la socion plurajn etikajn, religiajn demandojn. Ĉu homo rajtas "krei" homojn kopie? Ĉu tio signifas, ke homo emas "ludi Dion"? Ĉu eblos produkti serie egalajn homojn kun apartaj karakterizaĵoj ( soldatojn, geniulojn, surdulojn, atletojn, k.s.) kaj manipuli ilin por iu celo? Ĉu oni rajtas gardi frostigitajn embriojn de homaj klonoj? Ĉu oni rajtas detrui ilin? Ĉu la psiko de klonoj estos egalaj / similaj al tiu de siaj originuloj? Laŭ jura kaj psikologia vidpunktoj, kiu estas la patro / patrino de klono? Ĉu la amasa repoduktado de egalaj individuoj ne kondukus al ekologiaj katastrofoj (ekzemple, se aperas viruso, kontraŭ kiu ili ne havas defendon)? Ĉu klonoj originontaj de plenkreskaj organismoj maljuniĝos pli frue ol normale?

La perspektivoj biologiaj kaj medicinaj estas vastaj. Kontraŭ multaj malsanoj oni eble trovos rimedojn. La problemo estas, ke ĝenerale la scienca progreso estas pli rapida ol la morala, etika. Sed scienco nepre ne interrompos sian serĉadon, eĉ se leĝdonantoj tion kontraŭstaros. La solvo estas rapidigi etikajn solvojn. Se reveni al la helenoj, oni memoru pri la mito de Eĥoa: ŝi estis nimfo, kiu enamiĝis al Narciso; sed ĉar li ŝin spitis ( li amis nur sin mem), tial ankaŭ ŝi mortis de melankolio; en kavaĵoj, grotoj kaj krutaĵoj ŝi lasis nur sian resonadon, sian voĉon. Se Narciso elektus aliulan amon, anstataŭ memamon, eble ili ambaŭ saviĝus. Ĉu tion volis al ni instrui la saĝaj helenoj, ke la etikaj problemoj de la homoj solviĝus per vera, profunda amemo?

***********************************************************