KIAL ESPERANTO?

(Ĉefprelego por la 8-a Renkontiĝo de Esperantistoj de Ŝtato Rio de Ĵanejro,

la 21-an de Oktobro 2001)

Paulo Sergio Viana

 

Antaŭ nelonge, paciento sin prezentis en mia kuracista konsultejo kaj petis trankviligan pilolon. Mi demandis la kaŭzon de lia nervemo, kaj li asertis, ke simple ne ekzistas kaŭzo: li korpe bonfartis, mono ne mankis, li harmonie kunvivadis kun sia familio, normale laboris, k.t.p.. Unuvorte, ne estis problemo! Jen kio nervigis lin: ne estis problemo. Tamen, li sentis senĉesan angoron, kian nur trankviliga medikamento povus kuraci... Fine de la konsulto, mi konstatis, ke tiu estas prototipo de moderna homo; truego en lia interno turmentas lin. Doloras lin ne la korpo, sed la animo, kie mankas io. Mankas vivosenco, mankas sento de integreco kun la ĉirkaŭaĵo, kun si mem. Homo kun interna vakuo, kun malplenaĵo en si mem. Kaj plej grave - li emas solvi la problemon per pilolo, per kemiaĵo.

De jarmiloj la homaro baraktas kun sia interna malplenaĵo - ne tio konsistigas modernan problemon. De jarmiloj lin persekutas tiu monstra sento, ke la vivo estas absurda, sensenca. Eĉ filozofia skolo konstruiĝis ĉirkaŭ tiu ideo - ekzistencialismo - kio ne multe helpis solvi la dilemon...

Oni klopodis ŝtopi la internan homan truon per pluraj rimedoj, sed verŝajne ili plej ofte fiaskis.

Religioj ĝenerale kondukis al infanaj pretendoj pri ekskluziva posedo de vero kaj makulis per sango la grundon sub siaj adeptoj: la mondo transformiĝis en grandan arenon de materiismo aŭ inklino al superstiĉo kaj magio, kvankam altaj spiritoj liveris al la homaro brilajn ideojn en ĉi tiu kampo. Kaj plu okazadas interbuĉado inter kristanoj, islamanoj, judoj, k.a., kiuj senfine dividiĝas en sektojn.

Politiko, kiu devus stariĝi kiel la plej nobla homa agado, fariĝis deziro de povo de unuj super la aliaj. De kiam la grekoj eltrovis la luman ideon pri demokratio, la homaro vane serĉadas la vojon al ĝi. Denove sektiĝis la homoj en 'dekstrajn' kaj (prefere: kontraŭ) 'maldekstrajn'... Dume, abundas tiranoj, korupteco kaj maljusto en la socioj, tiel ke ordinara homo konsideras la vorton 'politikisto' preskaŭ sinonimo de 'maliculo'.

Scienco ŝajnis en iu momento de la historio bona solvo: racia empirismo por la homa sensenco. Sed Scienco perdiĝis sur vojo de banaleco, sendante robotojn al Marso, kopiante vivulojn, produktante maŝinojn kaj senfine serĉante miraklan pilolon por feliĉo. Dume, milionoj da homoj mortas de malsato.

Lastatempe, la plej serĉata rimedo kontraŭ interna spiritmalpleno eble estas amuzaĵoj. Televido, kino, komputilaj ludoj, ekskursoj tra la mondo; tamen, kiam la ekranoj mallumiĝas aŭ kiam oni revenas hejmen, ĉio restas sama... Oni ne vojaĝas ekster sin mem!

Modernaj homoj do sen alternativoj sin ĵetas al ĝuado, al korpa ĝuado: oni forabolis la nocion pri peko kaj senbride sin donas al seksumado, drogaĉoj kaj eĉ al iom pli subtila (sed same danĝera) plezuro: tromanĝado. Post ĉiu klopodo atendas la homon morto, malsanoj, malfeliĉo - plu grandiĝis la truo interna.

Mankas kromaj eblecoj, kaj tial homoj plu uzadas sian tradician rimedon - perforto, militemo, krimado. Tiel oni de jarmiloj penas anestezi sian homon angoron. Ni ne forgesu, ke la komenco de la okcidenta historio estis ja milito: Iliado. Kaj arogantaj intelektuloj kuraĝas proponi tezon, ke alvenis la fino de Historio, ĉar supozeble la moderna civilizacio jam atingis kulminon! Eble oni devus male konsideri, ke de jarmiloj la homaro apenaŭ ripetas sian sencelan baraktadon - almenaŭ rilate la trovon de la senco de la vivo.

La fakto estas, ke la homaro multe progresis laŭ scienco kaj teknologio, iomete progresis laŭ sociologia vidpunkto kaj preskaŭ nenion laŭ psiĥa. Neniu mito estas pli oportuna por bildigi la homon en ĉi tiu komenco de jarmilo ol tiu de Prometeo ligita. La homoj 'ŝtelis' de la dioj scion, anstataŭ mem krei ĝin per siaj propraj fortoj; rezultis racio sen emocio, sen spiritaj valoroj. La dio (la vivo) lin punis per ligo al roko, kien ĉiutage vulturo (kulposento) al li voras la hepaton (sidejon de la animo). Jen kompleta bildo pri mia paciento, menciita ĉi-supre. Homo akiris scion, sed ne pacon, ĉar li ne konstruis scion kun moralaj valoroj. En la mito, Herkuleso liberigis Prometeon post tridek jaroj. Kiam kaj kiel homo estos liberigita de siaj miselektoj?

Certe ne per kemiaĵo. Nur utopio povas liberigi la homon kaj (almenaŭ parte) ŝtopi lian spiritan malplenaĵon. Al mia paciento mi rifuzis preskribi pilolon. Mi proponis, ke li serĉu al si utopion por kiu li povu batali, eluzi sian korpon kaj menson. Li demandis, kiuj utopioj ankoraŭ restas en la mondo. Mi povis elpensi nur tri vojojn kaj volonte akceptus aliajn eblecojn.

La unua Utopio je dispono de moderna homaro estas solidareco. Eble nia vivo akirus iom da senco, se ni povus dediĉi niajn fortojn al forigo de malsato, de tiraneco en la mondo. Nuntempe, el kvin homoj sur la Tero, unu vivas en mizero. Socialismaj ideoj ŝrumpis post esperdona flagro, kaj kapitalismo ŝajne ne paŝas al solvo. Kaj ne aperas alternativo en la horizonto. Vigle helpi, ke mizero forestu de la mondo certe iom mildigus la homan angoron.

La dua proponebla Utopio estas mediprotektado. Nia planedo suferas rapidan damaĝon, kaj indas dediĉi parton de niaj vivoj al ties protektado kaj resanigado. Oni malrespektas la naturajn pejzaĝojn tute same kiel oni malrespektas sian internan psiĥan pejzaĝon. Se oni lernas kaj helpas ĝui kaj konservi la naturon, tiam nia 'truo' sendube reduktiĝas.

La tria Utopio estas la Vorto. Prave Sankta Johano ĝin elektis kiel la komencon de ĉio. Homo ne estus homo, se li ne posedus la Vorton. Lia korpo kaj lia tuta vivo konstruiĝas sur la Vorto; lia menso strukturiĝas ĉirkaŭ la Vorto. Homo sen tio estus pupo. Homo vivas nur pro tio, ke li esprimas al si kaj al alia homo siajn travivaĵojn; terura tragedio trafas homon, se li ekmalhavas tiun esprimilon. Ne temas ankoraŭ pri lingvo, sed pri esprimrimedo vorta. Eĉ la penso mem ne eblas sen vortoj. ĉi tiuj savis la homojn dum jarmiloj da sensenca devojiĝo tra la historio.

Estas bela Utopio, se oni dediĉas sian vivon al ĉiutaga polurado de tiu esprimilo. Homoj ĉiam mallerte uzis Vorton , tiel ke miskomprenoj ĉie svarmas. Pro sia infaneca malprudento, la homaro diserigis la Vorton en multajn lingvojn, kaj nun jam ne eblas vivi sen ili. Sed tio ne multe gravas, ĉar ekzistas solvo. Sufiĉas nur, ke homoj plu rakontu al siaj kunhomoj la mitojn, fabelojn, legendojn, fablojn, novelojn, romanojn, sagaojn, poemojn, kanzonojn, kiujn la pasintaj generacioj postlasis. Niaj praavoj kaj aliaj saĝaj homoj de longe konis la kuracan, feliĉigan efikon de rakontado ĉirkaŭ la fajro. Nuntempe, oni ofte sidas antaŭ la televidaparato aŭ la komputilo - kaj silentas...

Tial Esperanto estas belega Utopio, kiu povas plenigi la truon de niaj angoroj. Ne nur pro tio, ke ĝi estas relative facila kaj belsona; ne nur pro tio, ke ĝi estas neŭtrala, paca, justa solvo por la babeliĝo de la mondo; ne nur pro tio, ke ĝi demokrate tutmondigas informojn pri scienco, teknologio kaj komerco. Sed ĉefe pro tio, ke Esperanto larĝigas niajn eblecojn eldiri kaj aŭskulti rakontojn. Anstataŭ en sia eta kuirejo, ĉirkaŭ la forno, nur kun siaj familianoj, per Esperanto eblas transdoni emociojn, travivaĵojn, spertojn al kaj de la tuta mondo, sen perdo de intimeca etoso. Ĉar Esperanto estas ne nur lingvo, sed movado, eĉ se ĝi havas siajn nekoheraĵojn, siajn etajn frenezaĵojn. Fine, ĉar Esperanto havas iaspecan animon - kio estas io multe pli profunda, mistera kaj neklarigebla ol simpla 'interna ideo'. Se en la animo de esperantisto pulsas parteto de tiu 'Vorta animo', tiam li povas iom pli facile elteni la angoron de ĉi tiu vivo.