I-Atente legi bonajn verkistojn klasikajn kaj modernajn - jen vojo kiun devas iri ĉiu homo deziranta perfektiĝi en Esperanto kaj en ĉia literatura lingvo. Por tia legado,pli gravas la formo, ol la enhavo mem de la teksto; tial oni legu la Fabelojn de Andersen, eĉ se oni ne ŝatas infanan-junulan literaturon. La Biblion nepre legu eĉ nekredantoj aŭ malamikoj de religio. Inverse, se vi rimarkas, aŭ suspektas, ke teksto estas erara aŭ malbonstila, ĝin formetu; alie via menso riskos alproprigi neĝustajn dirmanierojn, kaj via lernado malprogresos.
II-Por montri ekzemplon pri la maniero kiel oni povas ĉerpi lecionojn el teksto de bona verkisto, mi elektis la unuajn tri paĝojn de "Georgo Dandin", mondkonata teatraĵo de Molière, tradukita de Zamenhof, en 1908:
paĝo 4: GEORGO Dandin(Dandén), riĉa kampulo...
En la tradukado de propraj nomoj, Zamenhof kutimis doni esperantan veston nur al nomoj vere internaciaj (Johano, Petro, Georgo), kaj la ceterajn ne tuŝis. Tial li ĉi tie ne tradukis la francan familian nomon Dandin.
pĝ.4 :...edzo de ANGELIKO; ...KLAŬDINO...
Virinaj nomoj, kiel ĉiuj substantivoj, finiĝis per O, sed, en pli modernaj verkoj, Z mem, kaj aliaj aŭtoroj, ekuzis la pli internacian finiĝon A (Marta, Elizabeta, k.s.). Z ankaŭ uzis, en lia traduko "Marta", virinan nomon finiĝantan per la vorto INO (Ludovikino).
pĝ.4 ...Klitandro, AMANTO de Angeliko...
La vorto AMANTO ĉi tie estas uzata en la senco "eksterleĝa parulo", amoranto. En bela traduko de ĵus publikigita libro, Paulo Sérgio Viana uzis en tiu senco la vorton KROMAMANTO, analogan al KROMVIRINO, normale uzata.
pĝ.4 ...Lubin (Lubèn), kampulo, SERVANTO de Klitandro.....;Colin (Kolèn), SERVISTO de Georgo Dandin...
Per malsamaj sufiksoj, Z distingas eventualan servanton disde profesiulo.
pĝ.4 ...LOKO DE AGADO...
La "Majstro" prefere uzadis analizajn formojn ol kunmetaĵojn (kiel AGADLOKO), eble ĉar ĉi-lastaj foje impresas iom peze.
pĝ.5 ...kampuloj, kiuj volas LEVIĜI SUPER SIAN STATON...
Eleganta metafora uzado de la akuzativo de direkto.
pĝ.5 ...mi scias, kiel min traktas la nobeloj, kiam ili NIN, NE-NOBELOJN, AKCEPTAS EN SIAN FAMILION...
Ne-nobeloj estas apozicio, nome, substantiva epiteto de NIN, kun pli vasta signifo ol tiu ĉi; pro tio, ĝi postulas akuzativon. Kontraste, nominacioj, havantaj malpli vastan signifon ol la koncernaj substantivoj, restas en nominativo. Ekzemple: ni disvastigas la lingvon ESPERANTO; surstrate mi renkontis mian amikon PETRO.
La akuzativo en SIAN FAMILION estas klarigebla, ĉar la akcepto sekvigas ian eniron, do ion analogan al movo.
pĝ.5 ...malgranda RILATE NIAN PERSONON...
Akuzativo anstataŭ la prepozicio AL.
pĝ.5 ...SOLE kun via havo ili edziĝas...
Sole= nur.
pĝ. 5 ... KIEL AJN RIĈA MI ESTAS, mi farus...
Tre ofta kaj utila esprimo. En la portugala:"Por mais que eu seja rico"...
pĝ.5 ... SENARTIFIKA kaj bona kampulino...
Senartifika=sincera, malkaŝema. Por esprimi delikatajn penso-nuancojn, Esperanto ne bezonas tro multajn radikojn. Kiam Grabowski tradukis "La neĝan blovadon", de Puŝkin, nia lingvo havis malpli ol mil radikoj. Ni tion pripensu, antaŭ ol proponi neologismojn.
pĝ.5 ...preni edzinon, kiu TENAS SIN PLI ALTE ol mi...
Z ne uzis akuzativon en ALTE, ĉar temas ne pri movo, sed pri stato.
pĝ.5 ...vidas ofendon por ŝi EN TIO, KE ŜI PORTAS MIAN NOMON...
Neeblas diri: "vidas ofendon en porti", ĉar la prepozicio EN ne akceptas infinitivon.
pĝ. 5 ...pagis por la HONORO ESTI ŝia edzo.
Simile, oni ne uzas DE kun infinitivo, cetere ofta misuzo inter brazilaj lernantoj, pro influo de nia patrinlingvo.
pĝ.6 ...vidante, ke Lubin ELIRAS el lia domo...
Kontraste kun la portugala lingvo, ĉe nerekta parolo Esperanto uzas la saman verbotempon de la rekta. Portugale ni skribus: "vendo, que Lubin SAIA de sua casa..."
pĝ.6 ...Jen IA HOMO min observas...
Teorie, ne ekzistas en Esperanto nedifina artikolo; sed nia lingvo havas plurajn rimedojn por montri, emfazi nedifinitecon, interalie la pronomojn IA, IU, kaj la numeralon UNU.
pĝ.6 ...Ha, li forte SIN ĜENAS SALUTI...
Elipso de la prepozicio POR (sin ĝenas por saluti), kio senpezigas la frazon, sen malprofito por klareco.
pĝ.6 ...Vi ne estas de ĉi tie, AL MI ŜAJNAS?
En elementaj gramatikoj ni lernas, ke demando sen demanda vorto ĉiam komenciĝas per ĉu. Sed Esperanto estas pli fleksebla, ol oni supozus. En ĉi tiu frazo kaj en la sekvanta, Zamenhof tradukis du demandojn, sen demandaj pronomoj(kiu, kia, k.s.), kaj ankaŭ sen la vorteto ĈU.
pĝ.6...EFEKTIVE?
Vidu noton supre.
pĝ.6 ...Mi ĵus parolis kun la MASTRINO DE LA LOĜEJO, EN KOMISIO DE UNU SINJORO, KIU FARAS AL ŜI AMAJN OKULETOJN...
Ĉi tiu periodo, miaopinie, estas digna ora ŝlosilo por la serio da ekzemploj, kiujn ni supre prezentis. Ĝi permesas al ni "mortigi tri kuniklojn per unu sola bastonfrapo", jene:
La esprimo MASTRINO DE LA LOĜEJO (anstataŭ LOĜEJMASTRINO) denove montras la inklinon de Zamenhof al uzado de analizaj esprimoj prefere ol kunmetitaj.
Pli-malpli la samon ni povus diri pri EN KOMISIO DE (anstataŭ KOMISIITE DE);
UNU sinjoro montras ke, en la praktika uzado, Esperanto ja havas nedifinan artikolon, malgraŭ ke gramatikistoj teoriumas, ke UNU egalas al CERTA.
Fine,per la esprimo FARAS AL ŜI AMAJN OKULETOJN , Zamenhof elokvente pruvas, ke Esperanto estas tiel vivanta kiel iu ajn nacia lingvo; ke ĝi do rajtas havi siajn IDIOTISMOJN, nome proprajn dirmanierojn, ne ĉiam logikajn, sed ofte tre ĉarmajn.Tiu metafora parolturno pli-malpli signifas "amindumi, klopodi delogi".
III-Nu, tio ŝajnas al mi sufiĉa , kiel ekzemplo. Kaj se vi memoras, ke ni ekzamenis nur TRI PAĜOJN de Georgo Dandin, vi povos imagi kiom pli riĉa estus la rikolto, se ni trastudus la tutan libron.
Tian studon oni povas diversmaniere fari, laŭ sia persona plaĉo aŭ bezono. Iuj sisteme notas ĉiun vorton aŭ esprimon, kaj faras al si indekson aŭ konkordancon. El la esploro, kiun mi rapide faris, en ekzemplero de "Marta", aparteninta al Luis Porto Carreiro Neto, mi konkludis, ke tiu mondkonata esperantologo faris, aŭ intencis fari, "Konkordancon" pri tiu traduko de Zamenhof.
Kaj mi ne dubas, ke, ankaŭ vi, geamikoj, malkovros la sistemon plej taŭgan por prinotado de niaj stilistoj. Al ĉiuj mi deziras fruktoportan kaj plezuran kontakton kun la modeloj de nia literaturo.
.
.