ELEKTO DE LA TEMO
Antaŭ kelkaj jaroj la delegitoj de UEA ricevadis el Korea Esperanto-Asocio la interesegan revuon "La Espero el Koreio".En 1994, kadre de la 600-jara jubileo de Seulo kaj okaze de preparoj por la 79a UKE,respondeculoj pri tiu revuo aperigis serion da riĉenhavaj informoj pri la kongreseja lando. Ĝuste tiam, unuafoje mi legis ion pri la fonetika korea alfabeto.
Jenaj komentoj ĉerpitaj el "La Espero el Koreio"(n-ro 120,Majo-Junio 1994) impresis min neforgeseble :
"...La fonetikan alfabeton HANGUL inventis grupo da kleruloj ordone de la granda reĝo Sejong (regjaroj 1418-1450), la 4a reĝo de dinastio Choson.....Facile estas lerni kaj skribi ĝin, kio grande kontribuas al la alta alfabetiga procentaĵo de koreoj..........Pluraj faktoroj estas kutime cititaj por klarigi la rimarkindan ekonomian progreson de Koreio. Unu estas....Alia estas.....La tria grava faktoro estis abunda dispono de laboristoj malmultekostaj, tamen altkvalitaj kaj disciplinitaj . La tradicia respekto por lernado kombinita kun la rapida modernigo de la korea eduksistemo igis Koreion havi unu el la plej altaj leg-skribopovaj proporcioj............"
La 25-an de Oktobro 1998, Prof. Sérgio Nogueira Duarte, famkonata instruisto pri la portugala lingvo,kiu subskribas ĉiusemajnan artikolon en kolumno "Língua Viva"(=vivanta lingvo) de la gazeto "Jornal do Brasil", proponis al siaj legantoj interesan demandaron rilatan al ortografio kaj alfabetigo. Reage al lia instigo, mi uzis la okazon por sendi leteron kun sciigoj pri la ĵus aludita sukcesa sperto de Korea Respubliko.
Post kelkaj monatoj, la ĵurnalo "Diário de Petrópolis" (19.6.1999) publikigis jenan artikolon disponeblan ĉe www.npoint.com.br/sementeira/dpartig07.html: "O alfabeto fonético coreano " (La fonetika alfabeto korea).
La 18-an de Decembro 1999,Diário de Petrópolis refoje aperigis plian artikolon verkitan de mi: "Ortografia Fonética ou Sônica" (=Fonetika aŭ sona ortografio) (www.npoint.com.br/sementeira/dpartig32.html).
Mi ne scias kie mi trovis konsilon pri elekto de prelegota temo. Iu rekomendis, ke oni ne timu elekti temon ankoraŭ ne bone regata, kondiĉe , ke oni klopodu sufiĉe bone esplori fidindajn dokumentajn fontojn.Cetere, ĉiam valoros la penon sindediĉi al esplorado de sciindaĵoj. Fakte, prelegontoj multe lernas dum serĉado de diskonigindaj dokumentoj.
Malgraŭ ke mi tute ne estas fakulo pri lingvistiko kaj neniam - almenaŭ ĝis la preparo de ĉi tiu prelego- foliumis eĉ abocon de la korea lingvo, mi decidis alfronti la defion kaj prezenti al samideanoj de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro prelegeton titolitan "KURIOZAĴOJ PRI LA KOREA ALFABETO".
UNUAJ PAŜOJ
1)Esplorado de UEA-katalogo;
2)Mendo de jenaj verkoj, pere de Interreto:
a)Esperantigita HUN MIN ĜONG UM -Tradukinto kaj komentariinto: Bak Giŭan;
b)Korea Eksprese-facila aliro al korea lingvo- Bak Giŭan;
c)Provu en la korea- Bak Giŭan.
UNUAJ IMPRESOJ
Sur la enkonduka paĝo de Korea Eksprese la aŭtoro avertas:
"Oni diras, ke korea lingvo estas malfacile lernebla por ne-koreoj.Tio estas vera." Poste, li aldonas , ke nenia natura lingvo estas facile lernebla por frenduloj, kaj, honeste sciigas nin, ke korea lingvo havas relative malfacilan gramatikon.
Kompreneble, leginte tiujn fortimigajn avertojn, mi memoris pri la saĝa aserto de Petrarko, la granda itala humanisto (1304-1374), kaj preskaŭ rezignis antaŭenigi mian aventuron.Jen liaj vortoj:
"LIBROJ ORDINARE KONDUKAS KELKAJN HOMOJN AL SAĜO KAJ ALIAJN AL FRENEZO."
Por eviti la danĝeran vojon al frenezulejo estas preferinde , ke ni ne flugu tro alten.Ni limigu la prezentadon de nia temo al kelkaj kuriozaj aspektoj de la korea alfabeto.Tamen, se inter vi estas bonŝanculoj ,kiuj ĉeestos la venontan mondan futbalan ĉampionecon en 2002, en la malproksimaj Koreio-Japanio, mi sugestas la tujan aĉeton de Korea Eksprese.
LA DEVENO DE LA ALFABETO
HUN MIN ĜONG UM estas la plej malnova kaj la unua nomo de korea alfabeto, kiu nun portas la nomon HANGUL.
Laŭ klarigoj de D-ro Bak Giŭan, tradukinto kaj komentariinto de la libro HUN MIN ĜONG UM,la korea alfabeto estis kreita kaj publikigita de la reĝo Seøong en la jaro 1443. Post la publikigo, la reĝo ordonis al grupo da kleruloj aldoni eksplikojn kaj ekzemplojn por faciligi ĝian lernadon al popolo. En 1446, tiu grupo plenumis la taskon kaj eldonis libron nomatan HUN MIN ĜONG UM (= Ĝustaj sonoj por eduki la popolon). En la unua parto de tiu libro, la reĝo mem skribis:
"La lingvo de nia lando malsamas ol tiu de Ĉinio, kaj oni ne povas bone interkompreniĝi per ties ideogramoj. Tial estas multaj nekleruloj, kiuj neniel povas esprimi sian ideon, kvankam ili volas transdoni ĝin. Mi kompatas ilin, kaj nove kreas 28 literojn. Mia deziro estas nur tio, ke ĉiuj homoj ilin lernu kaj facile uzu oportune en ĉiutaga vivo." Sekve, la reĝo prezentas resuman klarigon pri la sonoj respondaj al la kreitaj simboloj. La dua parto de la libreto entenas la neprajn eksplikojn kaj ekzemplojn postulitajn de la reĝo por la taŭga uzado de la alfabeto.
Prof. Bak Giŭan asertas ke "la nova alfabeto estas tre fama en la kampo de lingvistiko, ĉar ĝi estas unika je tio, ke ĝi estis kreita imite al la formoj de la parol-organoj kaj inspirite de la profunda orienta filozofio. Por bone kompreni ĝin oni bezonus multan scion pri orienta filozofio, nome pri Um-Jang kaj Kvin Elementoj, Mi klopodis doni al la legantoj iom da ideoj pri ĝi en la komentarioj. Sed mi dubas, ĉu ĝi sufiĉus , kaj samtempe mi timas, ke la legantoj eble fortimiĝus pro la malfacileco de la filozofio."
MALFAVORAJ CIRKONSTANCOJ
Vortoj de D-ro Giŭan: "kiam ni retrorigardas la historion de korea alfabeto, ni povas denove konstati, ke ĉiu nova ĝeniaĵo devas renkonti malfavorajn cirkonstancojn.La 10-a reĝo de la regno Ĝoson, la reĝo Jonsan-gun(1476-1506; reĝado 1494-1506) malpermesis uzi la novan alfabeton kaj forbruligis ĉiujn librojn skribitajn en ĝi. Tiam pereis preskaŭ ĉiuj valoraj heredaĵoj skribitaj en HUN MIN ĜONG UM .Tial ni ne povis vidi la libron HUN MIN ĜONG UM, Ĝis unu ekzemplero de ĝi estis trovita en la jaro 1940 en la urbeto Andong."
Oni ankaŭ scias, ke tuj post la publikigo de la nova alfabeto kelkaj korteganoj forte kontraŭstaris la iniciaton de la reĝo, pro sia dediĉo al la uzo de ĉinaj ideogramoj.
PRI LA NOMO DE LA NUNA KOREA ALFABETO
La vorto Hangul estis unuafoje uzita en la jaro 1909, omaĝe al institucio nomata Hangulmo, kiu zorgadis pri la instruo de la korea lingvo.
(El www.culturacoreia.com/home/index.htm)
ĈU ZAMENHOF INFORMIĜIS PRI LA IDEOJ DE REĜO SEĜONG?
"Por pruvi la oportunecon kaj utilecon de la nova alfabeto, la klera reĝo verkis 125 strofan poemon titolitan JONG BI O ĈON GA , kies signifo estas " la kanto de la drako fluganta al la ĉielo".
FONETIKA FESTO
"En Koreujo oni ĉiujare havas ferion , kiu festas la alfabeton. La korea alfabeto, kiel tiu de Esperanto, estas scienca kaj klare indikas la ĝustan prononcon."
(El "Faktoj kaj fantazioj", Marjorie Boulton , UEA.)
La korea popolo festas la Tagon de Hangul la 9-an de Oktobro.
PRI LA LERNEBLECO DE LA ALFABETO
Laŭ la ĉefa respondeculo pri la verkado de "Eksplikoj kaj Ekzemploj de Hun Min Ĝong Um ", tiu skribsistemo "estas konciza, oportuna, akurata kaj facile komprenebla. Tial, saĝa homo povas ellerni ĝin en unu mateno. Kaj eĉ se malsaĝa, li povas ellerni ĝin en 10 tagoj. "
SUPRAĴA RIGARDO SUR LA NUNTEMPA KOREA ALFABETO
(Pardonpeton pro la terura kvalito de la suba ilustraĵo!Tiel baldaŭ kiel eble ni anstataŭigos ĝin per pli bona bildo.)

24 literoj- (14 konsonantoj + 10 vokaloj)
Krom tiuj 24 literoj ankoraŭ estas 5 duoblaj konsonantoj,9 duoblaj vokaloj kaj 2 trioblaj vokaloj La konsonantoj kaj vokaloj estas facile rekoneblaj kaj kompreneble memorigeblaj.
LAT.=latinlitere ; I.F.A = Interrnacia Fonetika Alfabeto ; E-o = Esperanto
La baza silabo-strukturo estas KVK
(konsonanto-Vokalo - konsonanto.
En ĉiu silabo nepre estas unu vokalo.
Eblecoj:V; KV;VK,KVK.
Unu silabo estas skribata kiel unu unuo en la formo de kvadrato.
La tri segmentoj de la silaboj harmonie okupas sian lokon en la kvadrato.
Kiam la silabo havas nur la vokalan segmento, estas necese meti antaý ĝi la sensonan literon [o]. Kiam tiu sama simbolo [o] estas en la lasta segmento de la silabo , tiam ĝi fariĝas sonanta.
SAMTEMPA GIMNASTIKO POR AMBAŭ CERBAJ HEMISFEROJ:
Bonvole provu skribi pere
de alfabeto Hangul la korean propozicion "Kókchóng
masejo".(Nepra helpo:Tiun latinlitere skribita frazo enhavas jenajn
silabojn: kók + chong+ma+se+jo. En Esperanto, la esprimo
signifas : "Ne maltrankviliĝu". (Por malkovri la solvon de la
defio, klaku ĉi tien:![]()