1. Verŝajne multaj el ni jam flegis la deziron akiri pli-malpli ampleksan konon pri la trezoro de la homa scio, de prehistorio ĝis la nuna tempo. Tia konatiĝo kun la kulturo tra la civilizacioj satigus bezonon de nia spirito, donus estetikan plezuron kaj havus praktikan utilecon, ĉar:
-por ĝuste plani taskon aŭ entreprenon, ni devas koni la partojn, la ŝtupojn el kiuj ĝi konsistas;
-por administri laboron de grupo de fakuloj, ni nepre devas havi ĝeneralan konon pri ties taskoj kaj celoj;
-por elekti metion, ni devus unue analizi ĝian laborkampon;
-por verki libron, eseon, raporton, paroladon, nepras esplori la ekzistantan dokumentaron pri la koncerna temo, tiel ke ni povu, sur la jam konstruita bazo, starigi nian propran kontribuon.
2. En la pasinteco, homoj eksterordinare kleraj flatis al si, ke ili posedas la tuton de la tiutempa homa sciaro. La erudicia italo Giovanni Pico, grafo de Mirandola, kiu uzadis la devizon " de omni re scibili"( "ĉioscianto"), en 1486 verkis 900 tezojn pri plej diversaj fakoj kaj defiis mondkonatajn intelektulojn pri ilia diskutado. En la Dia Komedio, Dante Alighieri montras tiel vastan kaj ĝisfundan klerecon, ke nur kun helpo de komentoj lia verko fariĝas plene komprenebla. Eĉ nia Rui Barbosa, kiu neniam tiel fanfaronis , ankaŭ vidigas, tra sia ampleksa verkaro, mirindan klerecon pri fakoj tiel diversaj kiel Juro, Filologio kaj Lingvistiko, Financo, Pedagogio, Industria desegnado, Religio kaj Filozofio.
3. Nuntempe, la amaso de la homaj konoj tiel senmezure kreskis, ke ĉia pretendo pri ĉiosciado estus ridinda. Eĉ plej potenca komputilo ne kapablus enteni kaj alirebligi tian nekredeblan kvanton da informoj. Tial, des pli necese fariĝis lerni kiel trovi kaj uzi la informo-rimedojn por ies specifa celo. Kaj unu el la plej praktikaj rimedoj estas la Enciklopedio.
4. El la greka "enkiklos paidéia", tio estas "cirkla edukado", nome, kompleta edukado, enciklopedio celas doni al la leganto ĝeneralan rigardon super la homa sciaro. ĝis antaŭ unu jardeko,la enhavo de enciklopedioj estis prezentata nur laŭ alfabeta ordo.Pli moderne, ili uzas ian kombinon de alfabeta kaj tema, aŭ laŭfaka ordo.ĉi-lasta sistemo faciligas esplorojn, ĉar ĝi donas al la konsultanto ĝeneralan bildon pri la fako, kiun li volas studi.
5. Laŭ la supre donita etimologia difino de enciklopedio, unu el la plej konataj kaj prestiĝaj el tiaj verkoj(1) montras la tuton de la homa konaro kiel dek sektorojn el cirklo, kaj atentigas, ke temas pri sektoroj dependaj unu de alia, kaj interŝanĝeblaj, laŭ la alligita diagramo.
6. Ĉiu el tiuj partoj, aŭ areoj, estas temo de artikolo, verkita de specialisto, pritraktanta ĝiajn ĉefajn trajtojn. ĉiu areo dividiĝas en subfakoj siavice malkomponataj en pliaj subfakoj, kaj tiel plu, en sinsekvaj analizo-niveloj, ĝis la dezirata grado de detaligo.
7. Kompreneble ni ne povus, en la limoj de nia babilado, detale ekzameni la diagramon en pluraj niveloj, sed ni almenaŭ klopodos montri ekzemplon de la 10 ĉefaj fakoj kaj, el tiuj, elekti unu por detala fokusigo. Ni do ekzamenu la alligitan diagramon.
8. Rimarku, ke areo 10 (branĉoj de la scio) rilatas al la lernobjektoj mem, dum la aliaj naŭ areoj reprezentas la konojn, kiujn oni povas akiri pri la mondo, la naturo kaj la socio, pere de la lernobjektoj. Unuanivele, tiuj lernobjektoj estas: Logiko, Matematiko, Scienco, Historio/Klasika Beletro, kaj Filozofio.
9. Se iu deziros verki ion pri Lingvo kaj Komunikado, kun la helpo de tiu enciklopedio, li povus trovi tiun temon en la granda fako 5 (La homa socio), kie ĝi estus analizebla jene:
5. La homa socio
51 Popoloj kaj kulturoj
52 Socia organizo kaj sociaj ŝanĝoj
53 Produktado, distribuado kaj uzado de la havo
54 Politiko kaj regado
55 Juro
56 Edukado
La subfako 51,Popoloj kaj kulturoj, pludetaliĝus tiel: 511 Popoloj kaj kulturoj de la mondo; 512 Disvolviĝo de la homa kulturo; 513 ĉefaj kulturaj elementoj kaj ĉefaj institucioj de la homa socio; kaj 514 Lingvo kaj Komunikado - temo de la verkaĵo. La verkonto do disponus panoramon pri tiu temo kaj pri ties rilatoj kun aliaj fakoj en areo 5. Plonĝante nun en la temon mem, li trovus: 5141 Komunikado kiel fundamento de la homa kulturo kaj esenca elemento en socia kaj kultura interagado; la rolo de komunikado en la transformado de la homa sinteno; 5142 Nevorta komunikado: gestoj, teniĝo, vizaĝesprimo, rido, diversaj nevortaj sonoj, signoj, simboloj, ikonoj, kulturaj artaĵoj, kibernetika komunikado; parapsikologia komunikado, telepatio ktp. Kaj en simila maniero, li spurus:5143 Ecaro de la homa lingvo; 5144 Lingvo-strukturo; 5145 Skriba lingvo; sistemoj de notado; 5146 Lingvistiko; 5147 Lingvo kaj socio kaj 5148 Lingvoj de la mondo.
Jen do vi rimarkis, ke eĉ negranda specimena plonĝado en nur unu el multenombraj fakoj de la homa sciaro evidentigis , kiel amplekse kaj profunde oni povas esplori iun temon, se nur ni disponas tempon kaj volon.
10. Preterpase ni atentigu, ke konsulto al bona enciklopedio helpas kuraci vantecon kaj superecan komplekson, ĉar ĝi rememorigas pri la malnova saĝero, ke "saĝulo scias, ke li nenion scias".Plie oni ne forgesu la averton de Ruy Barbosa ("Oracio al la junuloj"):"klereco konsistas ne el la scio, kiun oni sorbas el aliaj, sed ĉefe el ideoj propraj, naskitaj el la transformado de la asimilitaj konoj, en nia spirito. Klerulo ne estas ia ŝranko plena de amasigitaj informoj, sed prefere pripensanta transformanto de intelektaj akiraĵoj....Granda distanco apartigas la veran scion disde la malvera. La ŝajna klerulo kredas, kaj kredigas, ke li ĉion scias. La vera klereco, ju pli reala, des pli dubema, ne nur rilate la lernatan subjekton, sed ankaŭ koncerne al siaj verkaĵoj mem".
11.Jam atinginte la templimon de nia prelego, mi tamen ne volus lasi vin kvazaŭ perditaj en tiu arbaro de informoj, el kiu nur la eniran maldensejon ni ekkonis.. Tial mi , por fini, invitas vin ekzameni la diagramon, kie mi iomete detaligis, ĝis la dua nivelo, la ceterajn naŭ grandajn fakojn de la homa sciaro. Kaj mi esperas, ke per ĉi tiu enkonduko mi kuraĝigis kelkajn amikojn doni mem lecionojn pri gravaj kampoj de kulturo. Se tio plenumiĝos, ni do havos en AERĵ kaj en Kooperativo ian paralelan Universitaton, kiu ankoraŭ pli altigos la nivelon de niaj kulturkunvenoj.

1.Materio kaj energio:
Atoma nukleo kaj elementaj partikloj;
Energio, radiado, statoj kaj transformado de materio;
La Universo: galaksioj, steloj, sunsistemo
2.La Tero
Proprecoj, strukturo, konsisto;
La Tera ĉirkaúvolvaĵo: atmosfero kaj hidrosfero;
Karaktero de la tersurfaco.
3.Vivo sur la Tero
Naturo kaj diverseco de la vivantaj estaĵoj;
Molekula bazo de la vivo-procesoj;
Strukturo kaj funkcioj de la organismoj;
La biosfero: mondo de la vivantaĵoj.
4.La homa vivo
Ŝtupoj en la disvolviĝo de la homa vivo sur la Tero;
La homa organismo: sano kaj malsano;
5. La homa socio (DETALE PRITRAKTITA EN LA TEKSTO).
6.Arto
Ĝenerala arto;
Apartaj artoj.
7.Teknologio
Naturo kaj disvolvado de teknologio;
Elementoj de teknologio; Ĉefaj kampoj de teknologio.
8.Religio Ĝenerala religio;
Apartaj religioj
9.Homa historio
Popoloj kaj civilizacioj de diversaj epokoj kaj mondpartoj.
10.Branĉoj de la scio
Logiko, Matematiko, Scienco, Historio/Klasika Beletro, Filozofio
***************************************************************************