LA ESEARO DE WARINGHIEN

1. Enkonduko

Feliĉa la movado en kies vicoj troviĝas homo kun jena kapablo:

a) plene regas Esperanton kaj pliajn dek lingvojn;

b) verkas eseojn (1) pri plej diversaj temoj, de pra-Esperanto ĝis detektiv-romanoj;

c) tradukas klasikulojn de la universala poezio;

d) pseŭdonime verkas poemojn por Esperanta antologio;

e) estas kunaŭtoro de la Plena Analiza Gramatiko, de la Plena Ilustrita Vortaro kaj de la Parnasa Gvidlibro.

Dum pluraj jardekoj la Esperanto-movado profitis de la kompetento kaj neordinara laborkapablo de tia talentulo, la franca profesoro GASTON WARINGHIEN (1901-1991).  

 

(1) Eseo: "literatura proza verko pri difinita temo, malpli longa kaj profunda ol formala traktaĵo".

2. La esearo

La plena kolekto de eseoj de GW estas eldonita en kvin volumoj: du pri Esperantologio, du pri Literaturo kaj unu pri Religio kaj Arto.

 

Per simpla ekrigardo al la tabeloj de enhavo, oni povas konstati la vastecon de la temaro, kaj konvinkiĝi , ke ne eblas, en unu prelego, resumi la tuton de la verko. Tial ni devos kontentiĝi per specimenaj citaĵoj de kelkaj el la plej gravaj temoj.

 

3. Esperantologio I (Lingvo kaj vivo)

3.1. "Pra-Esperantoj"

Multaj el ni jam aŭdis aŭ legis pri tiu sceno: la gimnaziano Zamenhof kaj grupo da kolegoj festas la naskiĝon de "lingwe universala" kaj kantas himnon em tiu "pra-Esperanto". Temas pri unu el la versioj de la internacia lingvo, jam ekzistanta antaŭ la publikigo de la Unua Libro, em 1887.

Surbaze de informoj de Zamenhof al Nikolaj Borovko, kaj de konsulto al kajeretoj lasitaj ĉe la familio de Lazaro Ludoviko, Waringhien sukcesis kompili gramatikon kaj vortareton por la pra-Esperantoj de 1878 kaj de 1881.

Kun kiu celo? Li mem respondas: "oni devas helpi al si per la historia gramatiko, kiam oni deziras klarigi la originon de vortoj aŭ la ekzistopravon de reguloj". "Sisteme studi tiujn pratipojn de Esperanto povus do havigi al ni klarigojn pri tiu aŭ alia enigma trajto de la nuna lingvo, kaj krome informi nin pri la maniero kiel Zamenhof iom post iom akiris pli da sperto kaj eliminis la malĝustajn solvojn".

3.2. Etimologiaj esploroj Ĉar la unuaj etimologiaj vortaroj ne pritraktis afiksojn kaj gramatikajn finaĵojn, la eseisto speciale emfazis la devenon de tiuj elementoj. Atenta legado de tiu studo evidentigas la internacian karakteron de la finiĵoj kaj afiksoj de Esperanto.

3.3. La Fundamento de Esperanto

Kial Zamenhof elektis tiun kaj ne alian vorton, regulon, solvon por lingva problemo, dum la kreado de Esperanto? Ĉu la starigo de "netuŝebla" fundamento por kontroli la evoluon de la internacia lingvo estis utila? Ĉu ĝi plue funkcias? Ĉu la esperantaj radikoj havas difinitan gramatikan karakteron? Jen kelkaj el la demandoj rilataj al ĉi tiu ĉapitro.

3.4. La originala strukturo de Esperanto.

Unuavide Esperanto similas aliajn projektojn de internacia lingvo (occidental, interlíngua) kaj ankaŭ kelkajn lingvojn de Eŭropo, sed la nevarieco de ĝiaj elementoj, kaj la fakto, ke ĉiu morfemo (eĉ la gramatikaj finaĵoj) funkcias kiel memstara vorto, tio ebligas la tujan uzon de la lingvo, símile al nombraj kodoj.

3.5. La akuzativo en Interlingvistiko.

La akuzativo en pluraj lingvoj kaj en Esperanto. Avantaĵoj kaj malavantaĵoj. Klareco, simpleco, fleksebleco.

3.6. Niaj problemoj:

Landnoma demando kaj la Esperanta pasivo. Debatoj kaj kvereloj pri la uzo de UJO kaj IO. La fama demando pri ATA-ITA. (GW apogas la lingvo-uzon de Zamenhof).  

RIMARKO:

Pro tempo-limigo, ni ne komentos la ceterajn artikolojn de ĉi tiu unua volumo.

4. Esperantologio II ("1887 kaj la sekvo")

La tri unuaj eseoj de ĉi tiu volumo traktas la biografion de Zamenhof, kaj unu el ili ("Unu komplikita historio") provas forigi la miskomprenon rilate la naskiĝlandon de Z. (Ĉu Pollando, Litvo, Litovujo ktp). La eseo "La lingvo kaj la stilo de Zamenhof" analizas la faktorojn kiuj faras lian stilon modelo de klareco kaj harmonio.

"La ideologia dramo de Zamenhof" priskribas la suferon kiun spertis la aŭtoro de Esperanto pro la intergenta malamo en Bjalistoko; lian senesperan lukton por vivteni la familion, kaj samtempe disvastigi la lingvon kaj hilelismon.

"La inkunabloj de Esperanto" pritraktas la librojn eldonitajn antaŭ la publikigo de "La Esperantisto" (1ª de septembro 1889); "Kulisaj manovroj" temas pri reformo-proponoj kiuj kulminis per la Ido-krizo.

La kvin eseoj pri Vortaroj kaj vortaristoj analizas teknikajn problemojn ĉe la farado de vortaroj, kaj detale informas pri la partopreno de francaj pioniroj (de Beaufront, Cart, Grosjean Maupin ktp) en la aperigo de la unuaj franca-esperantaj vortaroj.

5. Beletro I ("Beletro, sed ne el katedro").

"La profetoj kaj Esperanto" estas plena de kuriozaĵoj pri la Biblio; "Hamleto: Princo-detektivo" bonhumore komentas la majstroverkon de Shakespeare kaj la belan tradukon de Zamenhof; "Post legado de Dante" (La Infero) diskutas la kaŭzojn de la eterna ĉarmo de tiu poemo, malgraŭ ĝia ŝajna naiveco/ekstermodeco... "Eterna bukedo" estas unu el la unuaj artikoloj pri la Tradukarto.

La titolo mem donas la temon de "Lingvistika valoro de la Poezio", kie estas speciale menciitaj Kalocsay kaj la dek du poetoj de libro eldonita de "Literatura Mondo".

Inter la ceteraj eseoj de tiu ĉi volumo, elstaras: "Esperanto kaj la kompara literaturo" kaj la biografioj de Grosjean-Maupin kaj de Eugeno Lanti.

6. Beletro II ("Kaj la ceter' - nur literaturo").

La eseo "Kalocsay kaj mi" rememoras la fratan amikecon kaj fruktodonan kunlaboron inter GW kaj la princo de la Esperantaj poetoj - Kolomano Kalocsay.

La admiro kiun sentis Waringhien por la hungara eminentulo esprimiĝas en la vortoj per kiuj li finas la eseon: "Li certe meritas la unuan rangon tuj post Zamenhof, ĉar, post la kreinto de Esperanto, estas li, kiu plej bone posedis la lingvon, plej funde studis ĝiajn eblaĵojn kaj plej lerte utiligis ilin"...

Ankaŭinteresaj la eseoj pri la Budapesta Skolo, pri Frazeologio (proverboj) kaj pri la Tradukplano de Zamenhof.

7. Religio kaj Arto ("Ni kaj Ĝi").

"Homo estas la sola besto, kiu konscias, ke ĝi mortos. Kaj tiu ideo estas tiel senkuraĝiga, ke, por ŝirmi sin kontraŭ pereiga malespero, la homa raso elpensis tiujn ekranojn kiaj estas la religio, la arto kaj la scienco".

Tiel komenciĝas la esearo "Ni kaj Ĝi", kies enhavon mi ne kuraĝas komenti, pro nesufiĉa kono de la temoj.

Konkludo

Mi flegas la esperon, ke tiu ĉi resumo spronos la scivolon de niaj samideanoj, ke ili pli familiariĝu kun la verkaro kaj la enciklopedia klereco de Gaston Waringhien.

Floriano Pessoa,

septembro 2009.  

 

(4a  Kongreso de Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo - 10/12 Okt 2009- Bauru-SP)