Unu sama penso povas esti esprimita plurforme, laŭ la stilo de la aŭtoro, per frazoj grandaj aŭ etaj, propozicioj kunordigitaj aŭ subordigitaj, per vortoj simplaj aŭ kunmetitaj, modesta aŭ pompa vortprovizo - aranĝita laŭ kutima aŭ neordinara vortordo. El tiaj faktoroj rezultas, ke la teksto-senco jen tute klare montriĝas, jen estas nur pene divenebla.
Tre konata estas la ekzemplo, kiun Zamenhof mem prezentis por montri, ke en okazo de plena malobservo de la stilaj postuloj de iu lingvo, la teksto povas fariĝi tute nekomprenebla. Apendice al ĉi tiu artikolo, ni vidas leteron faritan de iu nova rusa esperantisto, kiu ne konis la esperantan stilon kaj simple laŭlitere tradukis la tekston el la rusa. Apude, la ĝusta traduko, farita de Zamenhof. Evidente, la mistradukita letero estas preskaŭ ne komprenebla.
Sed, plej ofte, la stilaj preferoj de iu verkisto, eĉ se ili ne plaĉas al la leganto,tamen ne ĝenas la komprenon de la teksto. En la Apendico ni donas du paralelajn tradukojn de rakonto de Boleslav Prus, faritajn de du eminentaj esperantistoj, la unua, fama poeto, kaj la dua, tre laŭdata proza stilisto. Ambaŭ estas korektaj kaj fidelaj, sed la teksto de Kabe ŝajnas pli "mallonga kaj viva"(kiel dirus Zamenhof) kaj, kvankam ŝi datiĝas de 1906, ĝi jam aplikas principojn de "neceso kaj sufiĉo" tiutempe ankoraŭ ne diskonigitajn.. La traduko de Grabowski (pli ligita al Poezio) strebas al precizeco kaj tiucele uzas pli da afiksoj kaj kunmetaĵoj,kiuj faras la tekston iom pli peza.
Gramatika korekteco, klareco kaj harmonio karakterizas la stilon de Zamenhof tra lia tuta vivo. Aparte notinda estas lia kapablo serĉi la ekvilibron inter du kontraŭaj postuloj, kiel li klarigas en ĉi tiuj citaĵoj el "Lingvaj respondoj"(1):
"La vera stilo esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana; ĝi estas -aŭ almenaŭ devas esti-nur stilo simpla kaj logika".
"Ofte(precipe en vivaj dramaj dialogoj), pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta".
Por faciligi la komprenon kaj eviti pezecon, Zamenhof ŝpareme uzadis kunmetaĵojn- precipe plurradikajn- kaj konsilis:"Entute mi konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunigitaj, sed uzataj aparte"( 2).
Jen kelkaj ekzemploj :
,,,"malfermis EN LA PLENA LARĜO"...(anstataŭ PLENLARĜE), ("Marta",pg.5) (3)
..."EN ĈIU OKAZO"(anst.ĈIUOKAZE), samloke 3)
..."DEZIREGO DE AMO"( anst.AMDEZIREGO"),samloke, 2)
Plia trajto de lia stilo estas la uzado de adjektivaj subpropozicioj prefere al participoj:
..."kortoj KIUJ KUNTUŜIĜAS kun tiu strato"(anst. KUNTUŜIĜANTAJ),samloke 3.
…"la konstruaĵo KIU STARIS en la profundo"(anst.STARANTA),samloke 3.
..."la loĝejoj KIUJ TIE TROVIĝAS"(anst.TROVIĝANTAJ),samloke3.Por certigi klarecon, precipe en longaj periodoj, Z ofte uzas parojn de interrilataj vortoj, ekzemple:
...ĈAR la simila konstruo de la lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj, TIAL mi alkonformigis...(2 )
...SE ĉiu balaos antaŭ sia pordo, TIAM em la tuta urbo estos ordo"(2 )
..."KIU regalas per ŝtonoj, TIUN oni dankas per bastonoj"(2 )
En interesa studo, Waringhien( 2) montras ,ke eĉ en kompleksaj periodoj kun pluraj propozicioj, ĉe Zamenhof la klareco neniom perdiĝas, dank'al la ĝusta aranĝo de la frazmembroj.
Tiuj esencaj trajtoj de lia stilo konstante montriĝas en la verkoj de la aŭtoro de Esperanto.
Kaj proporcie kiel kreskis lia sperto kaj verkista lerteco, novaj progresoj ekaperis:
-forigo de iuj arkaiĝintaj formoj: elrigardi(aspekti); la ambaŭ; vivu l'homaro; de troa senbezona uzado de JE; de stranga uzo de akuzativo ("koniĝi tiun ĉi lingvon", "diligenta uzado ĝin")-iam aperintaj en la inkunabloj de la internacia lingvo..
-Pli kaj pli kompleta liberiĝo de fremdlingva influo, ankoraŭ rimarkebla em iuj artikoloj de la Fundamenta Krestomatio,ekzemple em "Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj", kiun li tradukis el la germana.
Sed la plej grava faktoro influinta la riĉiĝon kaj maturiĝon de la stilo Zamenhofa estis lia giganta laboro por tradukado de majstroverkoj de la monda literaturo. Jen unu el liaj tiutemaj deklaroj:
-..."mia nuna maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo..."
"... estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku,
ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos..."(1)
-
La tradukoj de Zamenhof riĉigis Esperanton per amaso da trafaj, vervaj , nemalhaveblaj esprimoj,kies studado, per si mem, valoras kiel supera kurso de nia lingvo.
Mi elektis dudek el la traduko de "Marta"( 3), (Apendico) por ke ni finu nian prelegon kun la sono de tiu pura, harmonia Esperanto ĉe niaj oreloj.
Floriano Pessoa
Julio 2009
BIBLIOGRAFIO:
1.Zamenhof, L.L.-"Lingvaj respondoj"Esp,Francaj eldonoj,1962
2.Waringhien,G-"1887 kaj la sekvo",Flandra Esperanto-Ligo, 1979
3.Orzeszko, Elisa.-trad. L.L.Zamenhof, "Marta",Esp.Centra Librejo,1928
APENDICO
A. Letero de rusa komencanto.
"Favora regnestro! Honoro havas alkuŝigi , kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de aŭgusto"
B. Traduko de tiu letero fare de Zamenhof.
"Estimata sinjoro! MI havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de aŭgusto".
C. "La Ŝimo de l' mondo" (el rakonto de Boleslav Prus)
Traduko de Grabowski (1904)
Okazis al mi esti en Pulawy kun certa botanikisto. Ni sidiĝadis ĉe la Sibilla sur benko, sub grandega
ŝtono superkreskita de muskoj aŭ ŝimoj, kiujn de kelkaj jaroj esploradis mia instruita kolego.Mi ekdemandis: kion interesan li trovas en rigardado de la neregulaj makuloj. Li ekrigardis min kun senkonfideco, sed konvinkiĝinte, ke li havas antaŭ si nespecialiston, li komencis klarigadi.
Li ekklinis la kapon por signo de l' jesigo
Traduko de KABE(1906)
Mi estis unu fojon en Pulawy kun botanikisto. Ni sidis en la ĝardeno sur benko,sub grandega ŝtono, kovrita de musko aŭ ŝimo, kiun mia klera konato esploradis de kelke da jaroj. Mi demandis: kion interesan li trovas en la neregulaj makuloj....Li rigardis min nekonfide, sed konvinkite, ke li havas antaŭ si malklerulon, li komencis klarigi.
Li jese balancis la kapon.
D. Dudek Zamenhofaj esprimoj (El: "Marta").
... forte plimultaj...
.... de la ŝtuparo konstante deiradis homoj...
... mahagona liteto ...alforĝis al si la rigardon de la patrino...
... fenestroj scivole elrigardis sur la korton...
... rulon da monpaperetoj...
... murojn de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko...
... ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj...
...la liton ŝi ordofaris per du kusenoj...
...elmetita al la volo de la sorto...
...de la kioma etaĝo vi estas?
...fenestroj elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton...
...en plena absoluteco...
...en senbordan solecon ĵetita virino...
...la homo...kurantaŭiĝis el la pelanta amaso...
...ŝi preterfrotadis la pasantojn ...
...la dispuŝataj pasantoj eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi..
...ŝi enpikis la rigardon en la vizaĝon de...a sinjoro.
...aperis ruĝaj makuloj.Tio estis sekvosignoj de varmego...
,,,salonon bruis, babilis,ridis dekkelke,eble eĉkelkdek homaj voĉoj…
...disliberigitaj haroj.
...
(Prelego prezentita de Floriano Pessoa okaze de la 44ª Brazila Kongreso de Esperanto, la 14-ªn de julio 2009, en Juiz de Fora-MG)