1.Enkonduko
La pioniroj de Esperanto devis lerni la lingvon per tro resumaj verkoj, kiuj pritraktis nur la ĉefajn regulojn kaj ne klarigis multajn gravajn punktojn de la gramatiko kaj de la vortaro. Tiam iuj homoj dezirantaj perfektiĝi letere konsultadis la aŭtoron de Esperanto kaj Zamenhof respondis pere de la gazetaro: “La Esperantisto”, “La Revuo” kaj la “Oficiala Gazeto Esperantista”.
En 1925 la plena kolekto de la respondoj de Zamenhof estis publikigita de la Esperantista Centra Librejo, kun la titolo: “Dr-o Zamenhof. Lingvaj Respondoj (Plena Kolekto)”. La eldono de 1962, editorita de Gaston Waringhien, havas la titolon “Dr-o L.L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj (Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto)”.
En ĉi tiu prelegeto ni resumos dek gramatikerojn, kiujn Zamenhof klarigis al siaj konsultintoj: tio provizore metas nin en la enviindan staton de lernantoj de la aŭtoro mem de Esperanto(*).
En tiuj konsiloj kaj opinioj elstariĝas la karaktero de la kreinto de nia lingvo: honesteco, prudento, fleksebleco, toleremo, klereco kaj lingva genio.
2. Dek rimarkindaj respondoj
El la 153 konsiloj kaj opinioj en tiu verko de Zamenhof mi elektis dek, kiujn mi opinias tre utilaj por brazilaj Esperanto-progresantoj.
2.1 Pri la objekta predikativo
...”ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo: “mi vidis lin GRANDAN” = mi vidis lin, kiu estis granda (aĝ kiam li estis granda): “mi vidis lin GRANDA” = mi vidis, ke li estas granda. “Kian manon mi tenis sur la tablo? La manon KUŜANTAN” (la duan manon, kiu ne kuŝis, mi eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? “Mi tenis ĝin KUŜANTA sur la tablo.”
Ordinare oni facile distingas predikativon disde epiteto, ekzemple:
“Li erare pentris la virinon nigrokulan”.
(Li pentris bildon pri la virino nigrokula sed eraris pri la pentro aĝ pri la pentrita persono).
“Li erare pentris la virinon nigrokula”.
(Li donis al ŝi nigrajn okulojn sur la pentraĵo, dum ŝiaj propraj ne estas tiakoloraj). (PAG, par. 176)
Sed ne ĉam la distingo estas tiel simpla. Zamenhof mem skribis en “La virineto de Maro”:
“Ofte en la vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sono de muziko”. (FK, 43 – 18a edição). Kaj Waringhien piednote korektas: “forveturanta”, kaj citas la respondon numero 76 de la Majstro mem.
En la “Anekdotoj” de la Fundamenta Krestomatio, tradukitaj aĝ reviziitaj de Zamenhof, ni trovas sur la paĝo 63:
“Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo”.
Kaj kroman piednoton de Waringhien: “kaŝitaj (predikata adjektivo, ne epiteto”).
2.2 Pri la komplementa infinitivo
...en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aĝ en formo de rekta komplemento (ekzemple “mi amas danci”), aĝ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj “por”, “antaĝ (ol)”, “anstataŭ”, kaj en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataĝ ĝi participon aĝ substantivon, kun prepozicio; ekzemple:
“Li foriris ne preminte lian manon” aĝ “sen premado de lia mano” anstataĝ “sen premi lian manon”.
Tamen laĝ PIV kaj PAG Zamenhof poste ekuzis la infinitivon kun SEN: “LI TION NE POVAS SEN ELMETI ŜIN AL IA DANĜERO”
2.3. Pri la senco de participsubstantivo
“Participsubstantivo en Esperanto signifas ordinare PERSONON (aĝ objekton kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple A Ĵ aĝ EC). Tial, laĝ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aĝ “estonta afero” kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj “estonteco” kaj “estontaĵo”.
La permeso uzi la participo-substantivon por “objekto, kiu plenumas ian funkcion” naskis teknikajn terminojn kiel MULTIPLIKANTO, DIVIDATO, kiuj ne rilatas al personoj sed al nombroj.
2.4.Adjektivo aĝ adverbo
“La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon “kia”) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon “kiel”). Tial ni diras: “La vetero estas bona”, “Li kantas bone”. Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (KIA aŭ KIEL) nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En iu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de la uzado, en nia lingvo, ni konsilas uzadi en tiuj okazoj aĉiam la adverbon; ekzemple: “Estas varme”, “Estas vere”, “Ĝi estas vera”...
La Plena Analiza Gramatiko (paragrafo 169 RI), faras jenan atentigon: “Oni atentu, ke kroma adverbo, se tiu ekzistas, ne staru apud la adverbforma predikativo: estus danĝ;ere nesingarde publikigi tiujn leterojn (ĉu temas pri danĝera nesingardo aŭ pri nesingarda publikigo?). En tia okazo la unuan sencon oni neprigu per la antaŭmeto de la infinitivo: publikigi estus danĝere nesingarde; kaj la duan per la intermeto de la infinitivo: estus danĝere publikigi nesingarde”.
2.5 Pri la adverba participo
“Via opinio pri la adverba participo estas tute prava: adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ?i rilatas al la subjekto de la frazo. Se ni deziras per participo esprimi la sencon: kiu ...as, tiam ni devas uzi nepre la adjektivan formon de la participo: la adverban formon ni uzas nur anstataŭ: KIAM LI (ŜI,ĝI, k.t.p.)... AS. Anstataŭ LA UNUAJ VOJAĜANTOJ, KIUJ TRAVETURAS EŬROPON, ni devas diri: TRAVETURANTAJ. La vorto TRAVETURANTE signifus: KIAM ILI TRAVETURAS..
Miaopinie tiu estas unu el la plej oftaj eraroj ĉ e brazilaj esperantistoj, kiuj emas traduki: “Vi o menino jogando bola” por “Mi vidis la knabon ludante pilkon” (kie “ludante” rilatas al la subjekto MI), anstataŭ la ĝ usta: “Mi vidis la knabon ludanta pilkon”.
2.6. Pri ablativo absoluta
“Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio. Sekve oni povas diri: “ FARINTE (kiam la leono faris) la dividon, la LEONO diris”, sed oni ne povas diri “la divido estante farita” (= kiam la divido estis farita) la leono diris”. Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi per formo pli natura.
Ĉi tiu rimarko de Zamenhof rekte interesas la brazilajn lernantojn de Esperanto, kiuj, influataj de la portugallingva frazkonstruo, ofte eraras, kaj tradukas: “Acabado o almoço, José adormeceu” per “Finita la tagmanĝo, Jozefo ekdormis”, anstataŭ la ĝ usta formo: “KIAM FINIĜIS LA TAGMANĜO, Jozefo ekdormis”
2.7. Pri AL anstataŭ akuzativo
“En tre multaj okazoj la prepozicio AL povas tre bone esti uzata por esprimi direkton; tamen ne en ĉ iuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ “mi veturas Londonon” oni povas tre bone diri “mi veturas al Londono”; sed se anstataŭ la frazo “ la muso kuris sub la liton” ni dirus “al sub la lito”, la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. AL ordinare montras nur la CELADON, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo “ la muso kuris al sub la lito” montrus, ke la muso kuris en la DIREKTO al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝ i ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon.”
La afero ŝajnas klara: AL montras la direkton de la movo, de la klopodo por atingi la celon; la akuzativo enhavas la ideon de atingo de la celo.
2.8 Pri la prepozicio DA
“... monato estas parto DA tempo, ĉ ar ĝi esprimas simple mezuron, sed Januaro estas parto DE jaro, ĉ ar ĝi esprimas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon; kvaronjaro (mezuro) estas parto DA jaro, sed printempo (=speciale montrita parto) estas parto DE jaro. ... Dum la vorto DA ( kiu enhavas kaŝite la sencon de IA) montras, ke ni parolas pri KVANTO da ia aĵo, sed ne pri ĉia individueco (ekzemple peco DA viando= peco da ia viando)...
Konvenas kompletigi tiun klarigon per la resumo prezentita en PIV, de kie ni kopias: “Oni uzas DA kiam la antaŭa vorto respondas al la demando: “kiom multe”? Bukedo DA rozoj montras ian kvanton; bukedo DE rozoj atentigas pri la speco de la floroj...
2.9 Pri KROM
“La prepozicio KROM antaŭ iu vorto signifas ke tiu vorto staras ekster la temo de mia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. KROM per si mem esprimas nek escepton nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: “tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro”, ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la “ĉiuj”; sed kiam mi diras: “krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj”, oni facile komprenas ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li mi jam parolis, aŭ pri li mi jam scias ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto KROM povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton KROM kaj uzi antataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn “esceptinte” aŭ “ne sole, sed ankaŭ”.
Zamenhof mem en alia respondo akceptas, rekomendas kaj poste e ĉ uzas la prepozicion EKSTER kiel alternativon por KROM: EKSTER tio, el la diritaj vortoj, ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn (Zamenhof, laŭ PIV).
2.10 Pri PO
“La vorto PO antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj KUNE, sed al ĉiu APARTE: ekzemple: “Ili ricevis PO kvin pomoj” = ne ĉiuj kune ricevis kvin, sed ĈIU el ili APARTE ricevis kvin pomojn; “La drapo kostas PO 2 spesmiloj por metro” = ĈIU METRO (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; “Ili vendas pogrande” = ĉiu aparta porcio, kiujn ili vendas estas granda (tio estas ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “PO 80 centimoj por (ĉiuj) funto”, “PO 30 mejloj en horo”.
Ekzistas alternativoj al la uzado de tiu prepozicio; tial la plimulto malofte bezonas ĝin. Ekzemple:
“ La kvin homoj veturis PO 30 kilometroj en tago”.
“ĉiu el la kvin homoj veturis 30 kilometrojn en tago”.
Konkludo
Mi esperas, ke ĉi tiu nelonga prezento de nuraj sep procentoj de la “Lingvaj Respondoj” iel kontribuos al la diskonigo kaj studado de la verkaro de Zamenhof.
Floriano Pessoa
novembro 2006
(*) Komentoj de la aŭtoro en oblikvaj literoj.