ETIMOLOGIO:

(Skizo pri la deveno de la vortoj de Esperanto)

1a kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo

Araras,SP, 5a kaj 6a de Novembro 2005 

Floriano Pessoa

 

1. Mi supozas, ke vi, amikoj partoprenantoj en ĉi tiu babilado pri Esperanta Etimologio, interalie deziras respondojn al jenaj demandoj:

1.1. Kio ĝustadire estas Etimologio?

1.2. Kion gravan ĉi tiu scienca branĉo instruas al ni ?

1.3. Kiamaniere oni povas trovi la originon de iu vorto?

1.4.Ĉu ni devas serĉi la proksiman aŭ la praan originon de vorto?

1.5. Kion konkludi, se la analizata vorto similas al vortoj de pluraj lingvoj samtempe?

1.6. El kiuj lingvoj venis la vortoj de Esperanto? Kiujn kriteriojn Zamenhof uzis por elekti tiujn vortojn? Kia estas la "etimologia mieno" de Esperanto, aŭ alivorte, el kiuj lingvo-branĉoj la internacia lingvo ĉerpis sian vorto-trezoron, kaj en kiu proporcio?

1.7. Ĉu la afiksoj de Esperanto estas artefaritaj?

1.8. Ĉu la tabelo de korelativoj estas ia arbitra kreaĵo de Zamenhof?

1.9. Kiel aspektas etimologia analizo de Esperanta teksto?

1.10 Ĉu lingvo, kiu havas pli ol 80% da latinaj radikoj rajtas la titolon de internacia?

1.11 Ĉu efektive ekzistas kuriozaj faktoj en Etimologio?

La pritrakto de tiuj kaj de similaj temoj formas la esencon de nia prezentado.

 

2. Jen kelkaj difinoj de Etimologio:

2.1 Studo de la origino kaj de la evoluo de la vortoj.

2.2 Studo de la vortoj, de ilia historio kaj de la probablaj ŝanĝoj de ilia signifo.

2.3 Historio de vorto, ekde ĝia origino ĝis la nuna formo kaj signifo, kun la celo malkovri ĝian veran sencon kaj pli funde konatiĝi kun ĝi.

 

3. Ĉu el tiu intimiĝo kun la vortoj rezultas io grava kaj praktike utiligebla?

3.1 Laŭ Fabre d'Olivet, citita de la akademiano André Cherpillod (1)

"Nenio estas tiel utila kiel la etimologia scienco, nenio malfermas tiel vastan kampon al la meditado, nenio estas tiel firma gvidilo por la historio de la popoloj".

3.2 Yamasaki Seikô (2), en la antaŭparolo de sia vortaro, atestas ke "la plej efika metodo el ĉiuj (por plilarĝigi sian vortprovizon) estas enmemorigi etimologion".

3.3 Sen ia dubo, la etimologia studo de vorto, kun komparado de ĝiaj formoj en pluraj lingvoj ebligas profundan konatiĝon kun tiu vorto, kaj sekve permesas ties pli ĝustan uzadon.

3.4 Kaj la aparta studo de la Esperanta Etimologio krome estas utila por defendi la lingvon kontraŭ akuzoj pri artefariteco, por montri ĝian internaciecon, kaj por familiariĝo kun la vorto-trezoro de hindeŭropaj lingvoj.

 

4. La originon de vorto oni povas trovi per konsulto al etimologia vortaro, kaj per komparo de tiu vorto kun la samsignifaj formoj en aliaj lingvoj. Efektive, ĉiu bona vortaro devus doni la etimologion de la vortoj, sed tion ne donas nia plej kompleta vortaro, PIV. La plej bonaj etimologiaj vortaroj en Esperanto estas tiuj de Ebbe Vilborg (3), de André Cherpillod(1) kaj de Yamasaki Seikô (2). El la verko de Cherpillod mi kopias jenajn informojn pri la vorto HOMO:

HOMO: Latina homo; kiu evoluis el humus (humo), Franca homme; Kataluna kaj Galega home; Portugala homem; Hispana hombre, Itala uomo, Korsika óme , Romanĉa umaum, Rumana om. Homo venas de humo, ĉar "Dio kreis la homon el polvo de la tero" (Genezo, 2,7).

Ankoraŭ pri la vorto HOMO, Cherpillod atentigas, ke la germana MENSCH, la nederlanda MENS, la sanskrita MANUĜA, ĉiuj rilatas al la radiko MENS (latina), kaj al la greka MENOS, respektive "penso" kaj "animo". Tiu etimologia analizo do kondukas nin al la konkludo, ke HOMO estas pensanta estulo.

La sama ekzemplo montras, ke kompleta etimologia studo de vorto, se eble, devas ampleksi ĝian tutan historion, do ne nur la plej proksiman (unuagradan) etimon.

Kaj kiam similaj formoj de iu vorto troviĝas en diversaj lingvoj, oni povas diri, ke ĝi devenas samtempe de ili ĉiuj, aŭ, pli ĝuste, devas serĉi ilian komunan originon. Do la vorto homo, havanta similajn formojn en pluraj latinidaj lingvoj, devenas de komuna fonto - Latino.

 

5. DEVENO DE LA VORTOJ DE ESPERANTO

5.1. La vortoj en Esperanto devenas precipe el la hindeŭropa fonto, tio estas el la lingva trunko kies ĉefaj branĉoj estas: ĝermana, latina, slava, greka, kelta, balta, albana, armena, irana kaj hindo-aria.

Laŭ Geraldo Mattos (4) la primitiva radikaro de Esperanto prezentas jenan etiman distribuon: latina deveno 84%, ĝermana 14%, slava 1,5%, greka 0,5%.

Tiuj nombroj kompreneble dependas de la maniero, kiel oni faras la kalkulon, ekzemple: la vortoj geografio, geologio, ktp, estas internaciaj kaj troviĝas en pluraj lingvoj; tamen oni povus ilin alkalkuli al la grekdevenaj vortoj kaj, sekve, la kontribuo de la greka lingvo al la esperanta vortotrezoro responde kreskus.

Laŭ esploroj de esperantologoj kaj laŭ deklaro de Zamenhof mem, la kriterioj uzitaj por elekto de la esperantaj vortoj, interalie estis:

a) radikoj de hindeŭropaj lingvoj adapteblaj al la Esperanta gramatiko;

b) radikoj kiel eble plej internaciaj;

c) mallongeco, taŭgeco por pluformado;

d) evitado de kolizioj kaj de homonimoj;

e) kultura graveco de la devena lingvo;

f) fonetika / semantika klareco.

Tiuj kriterioj helpas nin kompreni iujn unuavide strangajn elektojn de Zamenhof: "jaro", anstataŭ la pli internacia vorto "ano", ĉar "ano" jam estis uzita kiel sufikso; "varma", ne "kalida", ĉar tiu lasta similas la anglan "cold", kaj la gemanan "kalt", kiuj signifas ĝuste la malon; "planedo", ne "planeto", pro la jam ekzistanta "et". Kial "krepusko" kaj ne "krepuskulo"ĉar la uzo de "ulo", jam difinita kiel sufikso, povus estigi konfuzon. "Taĉmento" venas de la franca "détachement", sen la silabo "de", jam apartenanta al la prepozicioj.

Tamen ne ĉiuj elektoj de la aŭtoro de Esperanto estas objektive klarigeblaj: Laŭ iuj axtoroj, Zamenhof ankaŭ elektis malpli internaciaj ĝermanajn radikojn nur tial, ĉar li volis altiri al Esperanto ĝermanparolantojn.

 

5.2. En Esperanto nenio estas artefarita: ĉio estas adaptita el elementoj de la naciaj lingvoj. Tiel la afiksoj kaj la gramatikaj finajxoj, kiujn ĉe supraĵa ekzameno iu povos supozi elpensitaj, efektive originas de la hindeŭropaj lingvoj, kiel oni vidas en tabelo 1. Tiel same, la tabelo de korelativoj rezultas de la perfektigo de similaj sistemoj en lingvoj kiel la greka, la angla, la rusa kaj aliaj slavaj. Vidu tabelon 2.

 

6. Helpe de Etimologia Vortaro, ni provu trovi la devenon de la vortoj en teksto tradukita de Zamenhof(5). Tamen, pro la mallonga tempo disponebla,ni simpligos la analizon.

"Malsupre de la Rejna provinco, kie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon, la montoj kaj rokoj kun siaj strangaj kastelruinoj aspektas pli krude, kaj aperas majesto pli sovaĝa kaj pli serioza, tie, kvazaŭ terura legendo el la tempo antikva, staras la malserena, antikva urbo Baĥaraĥ. Ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj kun siaj sendentaj suprorandoj kaj dezertaj gardoturoj, en kies truoj fajfas la vento kaj nestas paseroj…".

. mal - latina "malus" (malbona), fanca "maladroit", itala "maldèstro" (mallerta), portugala "malsão" (malsaniga), angla "malcontent" (malkontenta).

. supre - latina "supra" (supre, super).

. de - latina, franca, hispana, portugala, okcitana, kataluna, rumana ="de".

. la - itala, hispana, franca, okcitana, kataluna = "la".

. rejna - derivajxo de propra nomo "Rejno".

. provinco - latina "provincia", franca, angla "province", germana "provinz"

. kie - (vidu tabelon 2)

. bordo - franca "borde", itala "bordo", portugala "borda", nederlanda "boord".

. rivero - angla "river", franca "rivière", latina "rivus".

. perdi - latina "perděre", itala "pèrdere", franca, kataluna, okcitana "pèrdre", hispana, portugala, galega " perder".

. sia - itala "si"/"suo", franca, hispana, portugala "se", latina "sūus".

. ridi - latina "rīdēre", itala "rìdere", hispana "reir", portugala, galega, romanĉa "rir".

. mieno - germana "Miene", franca "mine".

. monto - latina "mons/montis", itala "mónte", franca "mont", hispana, portugala "monte", angla "mount".

. kaj - greka "kai", sanskrita "ĉa".

. roko - franca "roc", angla "rock", hispana, kataluna "roca".

. kun - latina "cum", hispana, itala "con", portugala "com".

. stranga - angla "strange", latina "extrāněus", itala "strano", portugala "estranho".

 

Por tempoŝparo ni de nun ekzamenos nur vortojn malpli similajn al tiuj de la portugala lingvo.

. kvazaŭ - latina "quāsĭ", itala, franca "quasi", hispana "casi".

. teruro - latina "terrŏr".

. stari - latina "stāre".

. urbo - latina "urbs/urbis".

. ne - latina "non/ne", rusa "njet/nje", litova "ne".

. turo - franca "tour", germana "turm", angla "tower".

. fajfi - germana "pfeifen".

. nesto - germana, angla "nest".

. pasero - latina "passēr".

 

Superfluas kalkuli: en la supra teksto preskaŭ ĉiuj vortoj devenas, rekte aŭ ne, el la lingvo latina. Ĉu el tio ni konkludu, ke Esperanto estas ne internacia?

 

7. Nu, ni devas ne forgesi, ke Latino estis kaj restas internacia lingvo. Latinaj etimoj troviĝas amase ne nur en latinidaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvoj de la ĝermana kaj slava grupoj. Ju pli alta la nivelo de angla teksto, des pli da latindevenaj vortoj ĝi normale uzas.

Kaj ni nepre atentu pri la fakto, ke la vortoj formas nur parton de la lingvo. Ankoraŭ pli grava estas ĝia gramatika strukturo, la sistemo de derivado, la rilatoj inter la vortoj, la konstruo de la frazoj. El vidpunkto de la gramatiko, de la vortfarado, Esperanto estas tre proksima al la aglutinaj kaj izolaj lingvoj de ekster Eŭropo. Tiu duvizaĝa aspekto de Esperanto klarigas la fakton, ke ĝi estas egale bone lernebla de okcidentanoj kaj orientanoj.

 

8. La studo de Etimologio estas ne nur instrua, sed ankaŭ amuza. Jen kelkaj ekzemploj por fini ĉi tiun skizon:

8.1. Kandidato: El latina CANDIDUS (blanka, brila, pura). CANDIDATUS estis aspiranto al iu publika ofico kaj uzadis blankan veston por montri sian purecon.

8.2. Deliri: El latina LIRA (sulko farita de plugilo); DELIRARE: devii de la sulko (de la ĝusta direkto, devojiĝi).

8.3. Barbaro: El la greka BARBAROS, laŭdire onomatopea vorto uzata rilate al fremduloj, kies lingvojn la antikvaj grekoj ne komprenis kaj interpretadis kiel "BAR, BAR, BAR". Poste, tiu vorto alprenis la signifon "kruda, ne civilizita".

 

Bibliografio

(1). CHERPILLOD, A. "Konciza etimologia vortaro" - UEA, 2003.

(2). YAMASAKI, S. "Etimologia vortareto pragmata de Esperanto" - LIBROTEKO TOKIO, 1991.

(3). VILBORG, E. "Etimologia vortaro de Esperanto" - 1989/2000.

(4). MATTOS, G. "La deveno de Esperanto" - FONTO, 1987.

(5). HEINE,H. "La rabeno de Baĥaraĥ" (tradukita de Zamenhof) - ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO, 1929.

 

10. Anekse: tabeloj 1 kaj 2.

Tabelo 1

 

DEVENO DE ESPERANTAJ AFIKSOJ (*)

 

. BO - franca: beau-frère (bofrato)

. GE - germana: Geschwister (gefratoj)

. MAL - franca: maladroit (mallerta)

. PRA - rusa: pradjed (praavo)

. MIS - angla: misunderstand (miskompreni)

. UL - latina: bibŭlus (drinkulo)

. EG - greka: mégas (granda); rusa: dvornjaga (hundego)

. ET - itala: libretto (libreto)

. UM - latina (neŭtrala finajxo): album, podium, referendum (albumo, podiumo, referendumo)

. ĈJO - rusa: Alioša (Aleĉjo)

. NJO - rusa: Manja (Manjo)

. AĈ - itala: casáccia (domaĉo)

. AD - franca: promenade (promenado)

. AĴ - franca: lainage (lanaĵo)

. EC - itala: tristezza (tristeco)

. AR - portugala: vocabulário (vortaro, glosaro)

. EBL - franca, angla: comparable (komparebla)

. EJ - germana: Abtei (abatejo)

. EM - franca: aime (amas)

. END - latina: audiendus (aŭdenda)

. ER - greka: meros (parto); franca: exemplaire (ekzemplero)

. ESTR - itala: maestro (majstro, kondukanto)

. ID - greka: peleides (peleido, filo de peleo)

. IG - latina: mitigare (mildigi); germana: sättigen (satigi)

. IĜ - itala: biancheggiare (blankiĝi)

. IL - rusa: kormilo (direktilo); germana: flügel (flugilo);portugala: utensilio (laborilo)

. IN - germana: Löwin (leonino); latina: regina (reĝino)

. IND - latina: (vidu end)

. ING - germana: fingerling (fingringo, fingrujo)

. OBL - hispana: doble (duobla); latina: duplus (duobla)

. OP - litova: dvejopas (duopa)

. UJ - franca: étui (ujo, iujo); itala: serbatoio

(*) Forestas afiksoj egalaj aŭ tre similaj al tiuj de la portugala lingvo.

 

 

TABELO 2 (*) Tabelo nekompleta

KORELATIVOJ EN ESPERANTO(*) KAJ EN ALIAJ LINGVOJ

ESPERANTO

RUSA

GREKA

ANGLA

Tiu

Tot

Tis

That

Kiu

Kto

Ostis

What

Neniu

Nikto

++

++

Iu

++

++

++

Tio

To

++

That

Kio

ĉto

++

What

Nenio

Niĉo

++

++

Ĉio

++

++

++

Io

++

++

++

Tia

Taktoj

Poiosde

++

Kia

Kakoj

Opoios

++

Nenia

Nikakoj

++

++

Ia

++

Poios

++

Tie

++

Pou

There

Kie

++

Ou

Where

Nenie

++

++

++

Ĉie

++

++

++

Ie

++

++

++

Tiel

Tak

Outos

++

Kiel

Kak

Os

++

Neniel

Nikak

++

++

Ĉiel

++

++

++

Iel

++

Pos

++

Tiam

Togda

Tote

Then

Kiam

Kogda

Ote

Whem

Neniam

Nikogda

++

++

Ĉiam

Vsjegda

++

++

Iam

Imogda

Pote

++