LERNU, REMEMORU, PARTOPRENU (*)

(instrua demandaro pri Esperanto)

Dissemite tra la literaturo de Esperanto, troviĝas multe da historiaj faktoj, anekdotoj, lingvaj kuriozaĵoj, kies analizo povas esti samtempe instrua kaj amuza.

Mi elektis dekon da tiaj eroj kaj prezentos ilin sub formo de plurelekta demandaro, kiun ni provos respondi kune kaj kies rezultojn ni diskutos, ĉar kelkfoje ne ekzistas "ĝusta/malĝusta" respondo,kaj pli ol unu solvo validas. La demandoj temas pri historio, literaturo, gramatiko kaj tradukado.

1.La verkisto Lopes Luna, en " Zamenhof, iniciador del Esperanto", informas, ke Esperanto estis unuafoje parolata kiam, iom post la publikigo de la "Unua Libro", iu sinjoro vizitis la Majstron, en ties domo en Varsovio. TIU VIZITANTO ESTIS:

a. Kazimierz Bein (KABE)

b. Antoni Grabowski

c. Leo Belmont

d. La pastro Dombrowski

2..La esperantologo Gaston Waringhien, en unu el siaj eseoj, (pri "Hamleto" ) diras, ke "…la Zamenhofa traduko apartenas al tiu kategorio de tradukoj, kiujn oni nomas france "la belaj malfidelulinoj"; … sed nekontesteble ĝi havas du meritojn, kiuj forgesigas ĉiajn kritikojn - ĝi estas belstila kaj ĝi estas scenotaŭga." EN LA JENA LISTO, MARKU LA NOMOJN DE PERSONOJ DE LA TRAGEDIO "HAMLETO":

a. Horacio

b. Sizifo

c. Gertrudo

d. Klitandro

e. Polonio

3.En la tabelo de "korelativaj vortoj",en Esperanto, estas kelkaj el la ĉiutage plej uzataj elementoj en nia lingvo (iu, kiu, tio, kiam,ktp).Sed kontraste, en tiu sama tabelo, ankaŭ troviĝas vortoj PRESKAŬ NETUŜITAJ , FORGESITAJ eĉ de niaj plej vorto-riĉaj verkistoj kaj oratoroj.

KIU EL LA ĈEESTANTOJ JAM UZIS LA VORTOJN ĈIOM, NENIOM?

La jenaj frazoj montras ekzemplojn de la uzo de tiuj "fosiliiĝintaj vortoj". NI PROVOS ĈI-TIE "TRADUKI" ILIN EN ĈIUTAGAN ESPERANTON.

3.1.Donu al la lupo iom, li postulos ĈIOM.

a)Donu al la lupo iom, li postulos la tuton.

b)Donu al la lupo iom, li postulos ĉion.

c)Donu al la lupo iom, li entute postulos.

3.2.ĈIOM da kafo lin forte ekscitas.

a) ĉia speco de kafo lin forte ekscitas.

b) granda kvanto da kafo lin forte ekscitas.

c) iu ajn kvanto da kafo lin forte ekscitas.

 

3.3.Via ĉeesto NENIOM malhelpas.

a)Via ĉeesto tute ne malhelpas.

b)Via ĉeesto absolute ne malhelpas.

c)Via ĉeesto nur iom malhelpas.

Ne-esperantaj enciklopedioj kaj eĉ verkoj de nia literaturo informas, ke Zamenhof estis "pola kuracisto kaj lingvisto, kiu kreis Esperanton,ktp". Tamen la Majstro mem, en pli ol unu okazo, deklaris, ke li ne estas polo. LA AŬTORO DE ESPERANTO DIRIS, KE LI ESTAS:

a) litovo

b) litvano

c) ruslanda hebreo

d) polujano

5.Unu el la plej interesaj trajtoj, montranta la riĉecon de Esperanto, estas la VORTLUDOJ. Jen kelkaj vortludoj de Raymond Schwartz nekontesteble majstro sur tiu kampo; mi bezonas vian helpon por ilin interpreti.

5.1. La DIO de la versoj estas la PROZO-DIO.

5.2. La fiŝistoj kaj la ministro preparas DEK…RETOJN.

5.3. Ĉiu virino havas MENS-TRUON...

5.4 Lia FERA KONTO povas esti nur FE-RAKONTO.

5.5. LITURGIO kaj LIT-ORGIO apenaŭ diferencas.

5.6 INKOGNITO estas tiu INKO per kiu oni subskribas anonimajn leterojn.

5.7 Oni informis viron, ke lia forestanta edzino baldaŭ revenos em lian hejmon. BALDAŬRINDE! li respondis.

6.La deveno de la vorto EDZO ĉiam vekis la scivolon de esperantistoj, kaj kelkaj, interalie rektoro Boirac. demandis pri tio al Zamenhof. El la klarigoj de Zamenhof kaj el esploroj de Waringhien pri tiu temo, oni povas konkludi, ke la radiko EDZ devenas de:

a) la franca lingvo (princesse, maitresse);

b) el la germana( Kronprinzessin);

c) el la judgermana (jida): (rebecin)

7. El liaj leteroj,kaj el la atesto de iuj liaj samtempuloj, ni povas konkludi, ke Zamenhof diversgrade konis dek tri lingvojn.

7.1.Ekster Esperanto, LA LINGVO KIUN ZAMENHOF PLEJ BONE REGIS ESTIS:

a) la hebrea;

b) la jida (judgermana)

c) la rusa

d) la pola

7.2. Elektu la ĝustajn asertojn:

a) Zamenhof tradukis la Novan Testamenton, ĉar li scipovis la grekan kaj la aramean lingvojn.

b) Li flue parolis la germanan, la rusan kaj la polan.

c) La Majstro tiel bone konis la anglan, ke li el tiu lingvo tradukis "La batalo de l' vivo", de Dickens, kaj "Hamleton" de Shakespeare.

d)Zamenhof bone sciis la judgermanan (jidan), kaj en tiu lingvo verkis proze kaj verse..

8. En la romano "Marta", kiun Zamenhof tradukis el la pola lingvo en Esperanton, ni legas, sur la paĝo 5ª:"la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infanoj kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo."

LA VORTO SPESMILO SIGNIFAS:

a) la monan unuon en la tiutempa Pollando;

b) la ekvivalenton de unu miligramo da oro;

c)la miloblon de SPESO -internacia konvencia monunuo elpensita de René de Saussure, en 1907, kaj tiam valoranta 0,0025 svisajn frankojn.

9. "TRADUKU LA SENCON, NE LA VORTOJN":- jen ofte ripetata konsilo al tradukantoj. Ĉi-sube vi trovos konatajn esprimojn en la portugala lingvo kaj, por Ĉiu esprimo, traduko-alternativojn, el kiuj vi bonvolu elekti la plej bonan:

9.1 VER COM BONS OLHOS

a) vidi per bonaj okuloj;

b) tute konsenti (pri)

c) simpatii kun

9.2 ESCAPOU POR UM TRIZ

a) li apenaŭ sin savis.

b) Li sin savis pro preskaŭ nenio;

c) Li preskaŭ ne sin savis.

9.3 A TORTO E A DIREITO

a) malrekte kaj rekte;

b) trafe aŭ maltrafe

c) kvazaŭ blinde

10.Pli ol 80% de la radikoj en Esperanto devenas de Latino, jen rekte, jen pere de la latinidaj lingvoj. Malgraŭ tio, ne-latinaj popoloj (ĉinoj, japanoj, rusoj, ĝermanoj ktp) bonege lernas nian lingvon, kaj multaj fariĝas lertaj verkistoj..

ESPERANTO ESTAS BONE LERNEBLA ANKAŬ DE NE-LATINOJ, ĈAR(elektu)

a) ĝi havas strukturon de aglutina lingvo, simila al tiu de iuj lingvoj de oriento;

b) Esperanto estas eŭropa laŭ la vorto-trezoro, orienta laŭ gramatika strukturo kaj slava rilate la sintakson.

c) la orientanoj estas lingve pli kapablaj ol la okcidentanoj.

Rio de Janeiro-RJ, oktobro 2005

FLORIANO PESSOA

(*} Por la Renkontiĝo de la esperantistoj de "Grande Rio", 16.10.05

***************************************************

 

Vidu ankaŭ aliajn interesajn prelegojn ĉe

KULTURKUNVENOJ