1. En aŭgusto 2005 la "Fundamento de Esperanto" fariĝos centjara, sed ankoraŭ restas "fama nekonato" inter la plimulto de la esperantistoj. Kio do estas tiu "fundamento", ĉu ĝi efektive gravas kaj, laŭ emfaza peto de Zamenhof, ĉu ĝ i plu " devas troviĝi en la manoj de ĉ iu bona esperantisto, kiel konstanta gvida dokumento"? Jen, esence, nia hodiaŭa temo, en kies pritrakto mi multe uzas konceptojn kaj informojn el la fontoj cititaj en la Bibliografio...
2. En la Unua Universala Kongreso de Esperanto, en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, dum la kunsido de la 9ª de aŭgusto 1905, estis aprobita la "Deklaracio pri la esenco de esperantismo" (bildo 01), (tri paĝoj)

kies kvara paragrafo interalie tekstas:" La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
3. La "Fundamento de Esperanto" estas verko de Zamenhof kaj konsistas el Antaŭparolo, Fundamenta Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro kun traduko en kvin lingvoj. Ĝia unua eldono, fare de la franca firmo Hachette, aperis en tiu sama jaro. La naŭa eldono (1963), kies titolpaĝon ni nun vidas
(bildo 2)
entenas ankaŭ la Gramatikon en kvin
lingvoj (franca, angla, germana, rusa kaj pola), kaj filologian
studon de la akademiano André Albault (1). Jen do la plena
Tabelo de Enhavo de tiu 9ª eldono
(bildo 3).

4. La Antaŭparolo al la Fundamento, verkita ankaŭ de Zamenhof, klare difinas la celon de la verko, kaj la manieron, kiel la esperantistoj devas agi rilate al ĝi. Ni provu resumi la mesaĝon de la kreinto de Esperanto;
4.1. Por ke lingvo internacia progresu kaj neniam disfalu, ĝi nepre devas havi klare difinitan, neniam tuŝeblan, neniam ŝanĝeblan fundamenton;
4.2. La aŭtoro de Esperanto rigardas la tri verkojn de la Fundamento (16-regula Gramatiko, Universala Vortaro kaj Ekzercaro) kiel leĝojn kaj neniam permesis al si almenaŭ konscie- pekon kontraŭ tiuj leĝoj;
4.3. Ĝis la tempo, kiam aŭtoritata institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en la Fundamento estas deviga por ĉiuj; kaj ĉio, kio estas kontraŭ tiu libro devas esti rigardata kiel malbona, eĉ se verkita de la aŭtoro de Esperanto mem;
4.4. La ceterajn verkojn de Zamenhof oni rigardu kiel modelaj, sed ne kiel devigaj;
4.5. La Fundamento devas esti netuŝebla eĉ kun siaj eraroj
4.6. Kvankam la Fundamento ne estas la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto, ĝi tamen devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto, kiel konstanta gvida dokumento;
4.7. La Fundamento ebligas distingi vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private; ĝi estas konstanta kontrolilo, kiu garantios unuecon;
4.8. Malgraŭ la netuŝebleco de la fundamento, la lingvo povos evolui per vojo natura: riĉigo per novaj vortoj, sed nur en literaturo; singarda enkonduko de novaj formoj, paralele kun formoj malnovaj, kiujn oni trovos tro mal-oportunaj; Tiuj lastaj fariĝos arkaismoj sed ne estos ŝanĝitaj aŭ forigitaj.
5. Rolo de la Fundamento en la historio de Esperanto:
5.1. Ĝi estas historia dokumento karakterizanta la unuan periodon de Esperanto, kiam la lingvo ankoraŭ ne havis la nunan inercian forton de la tradicio kaj do estis facile detruebla;
5.2. Ĝi helpis gvidi la esperantistojn por kontraŭstari pereigajn reformojn de la lingvo, kiel en la Ido-krizo, en 1908;
5.3. Malgraŭ ĝia koncizeco la Fundamento, kies partoj estis diversepoke verkitaj, konsistigis la ĉefan fonton, kiun homoj kiel Grabowski, Kabe, Bourlet kaj aliaj pioniroj uzis por lerni Esperanton. ĉar la Ekzercaro estas plena de ekzemploj pri la klasika uzado de la lingvo.
5.4. De la komenco ĝis nun, oni obeas la Fundamenton rilate morfologion kaj vortfaradon, kaj pri la formo de la vortoj en la Universala Vortaro. La lingvo do restas unueca sur la bazo de tiuj fundamentaj dokumentoj (1).
5.5. Tamen neniu obeis, nek povas obei la Fundamenton en ĉiuj ĝiaj leksikologiaj detaloj; Tre frue komenciĝis la enkonduko de novaj vortoj: (hospitalo/malsanulejo, poŝtmarko/signo de poŝto, ktp). Cetere la Antaŭ-parolo mem antaŭvidas la riĉigon de la lingvo per la vojo de neologismoj /arkaismoj (1).
5.6. Ankoraŭ nun la Fundamento estas citata kiel aŭtoritata fonto pri esperantologio, kiel en la polemiko pri la problemo de la pasiva participo (ata/íta);
5.7. Kvankam la Fundamento, hodiaŭ, estas nur nome konata de la plimulto de la esperantistoj, la lingvo plu restas unueca, ankaŭ pro ĝia nerekta influo, nome pro la laboro de sindonaj verkistoj, gramatikistoj, vortaristoj, kiuj sorbis la spiriton de tiu verko, kaj zorge registris kaj uzis la evoluintan lingvaĵon de Zamenhof kaj de aliaj bonaj aŭtoroj, en Beletro, en Scienco, Tekniko, kaj en la ĉiutaga vivo. La Fundamento estas mejloŝtono, signalŝtono montranta la vojon, ian interkonsentitan minimumon. La Esperanta tradicio entenas kaj preterpasas tiun minimumon kaj permesas materiale preteratenti, sed senkonscie respekti la Fundamenton de Esperanto (1).
6 .Komentoj pri la enhavo.
Ni resumu kelkajn el la plej konataj rimarkoj pri la enhavo de la Fundamento:
6.1. La Fundamento prezentas la strukturon, la ĝeneralajn konturojn kaj la bazon de la komuna lingvo, sed en 1905 ĝi jam ne estis la tuta lingvo. Tiam Esperanto jam kreskis per novaj radikoj, neologismoj, iuj vortoj arkaiĝis, ĉe aliaj la signifo modifiĝis, kaj la stilo fariĝis pli internacia (1).
6.2. Ĝis kia grado oni devas obei la leksikologian enhavon de la Fundamento? Ni sekvu la ekzemplon de Zamenhof kaj de aliaj bonaj aŭtoroj aŭ, alivorte, ni ĉerpu el nia tradicio (1).
6.3. La tradukoj de vortoj en la Universala Vortaro estis reviziitaj kaj korektitaj de la Akademio de Esperanto. Tiu laboro komenciĝis jam antaŭ la Ĝeneva Kongreso, daŭris ĝis 1914 kaj, pro la monda milito, estis publikigita nur en 1922.
6.4. Ekster la konkreta enhavo (morfemoj kaj reguloj), la Fundamento posedas ian koncepton kaj spiriton, kiun karakterizas natureco, internacieco, simpleco, reguleco, kohero, klareco, logiko, libero, neceso kaj sufiĉo, kaj bonsoneco. Ne nur la reguloj, sed ankaŭ tiuj principoj devas esti obeataj (2).
6.5. La celo de la Fundamento estas starigi en la cerbon de la lernantoj kaj uzontoj la ĝustan lingvo-senton (2).
6.6. Troviĝas en la Fundamento ne sufiĉe klaraj punktoj, ekzemple pri uzado de la nedifina artikolo LA: Zamenhof, kies lingvouzo ofte deviis de la Fundamento, nekonsekvence uzadis la artikolon LA. Tio evidentiĝas jam el tiuj frazoj kiuj temas pri la artikolo mem, ekz. en la paragrafo 27 de la Ekzercaro: "ĝia uzado estas la sama kiel en LA aliaj lingvoj".En kiuj aliaj lingvoj? Certe Zamenhof ne celis ĉiujn kvin lingvojn de la Fundamento, ĉar du el tiuj, la rusa kaj la pola, ne havas artikolon. Do LA estas malprave uzita (2);
6.7. Mankas en la Fundamento regulo pri la uzado de la refleksivaj pronomoj SI kaj SIA (2);
6.8. Foresto de reguloj pri uzado de la participoj povas naski diskutojn kiel la fama afero pri ata/ita (2);
6.9. La praktiko montras, ke, malgraŭ la 9ª regulo, ĉiu vorto NE estas parolata kiel ĝi estas skribita (la konsonanta grupo KZ (makzelo, ekzisti, ekzameno) sonas KS, ĉar KZ estas tro malfacile prononcebla) (2).
7.KONKLUDO
7.1. "Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni", skribis Zamenhof en la 31ª paragrafo de la Ekzercaro. Se ni akceptos la konsilon de la "Majstro", kaj tralernos la Fundamenton, ni sendube estos diplomitaj pri la baza Esperanto. Plie, ni konatiĝos kun, aŭ plibonigos nian konon pri la kvin lingvoj, en kiuj estas tradukitaj la Gramatiko kaj la Universala Vortaro.
7.2. Kiel ĉia homa verko, la Fundamento estas neperfekta, kaj Zamenhof, ne senerara. Sed ni ne forgesu, ke li ne finfaris la lingvon: gvidate de genia klarvido, li preferis, ke la tuto de la uzantoj helpu kompletigi lian verkon. Jen la kaŭzo de la antaŭe priparolitaj mankoj. Rilate "erarojn" kaj "malkoheron", ni memoru la kondiĉojn de lia laboro: post longa deĵorado kiel kuracisto, li devis verki ĝis malfrue en la nokto, kaj iafoje preteratentis ion. Krome, Esperanto estas pli fleksebla ol oni ordinare supozas, sen la rigideco, kiun postulas iuj kritikantoj.
7.3. Kaj jen bona maniero memorfesti la centjariĝon de la Fundamento: aĉetu kaj legu ĝin!
FLORIANO PESSOA, majo 2005
1. Albault, André:
"Ĝenerala Enkonduka Notico" (pri/en la Fundamento, 9ª.eldono);
2. Makkink, G.F.
"Nia Fundamento sub lupeo", Flandra Esperanto-Ligo,Antverpeno, 1990.
3. Zamenhof, L.L.:
"Fundamento de Esperanto", Esperantaj Francaj Eldonoj, 9ª. Eldono, 1963.