KOMUNIKADO KAJ ESPERANTO

(Prelego prezentita de Floriano Pessoa, la 9an de marto 2005, en la sidejo de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro) 

  1. La problemo de internacia komunikado.

Kiu ajn observas la nunajn internaciajn kontaktojn, de diplomatoj kaj eĉ de simplaj turistoj, tiu tuj rimarkas, ke la problemo de komunikado inter popoloj de malsamaj lingvoj tute ne estas solvita: male, ĝi ankoraŭ pli akriĝis, sekve de la kreskanta intenseco de la rilatoj inter nacioj, pro la postuloj de la moderna vivo. Inter regnestroj mem, la dialogo plu dependas de interpretistoj ĉar, eĉ se unu komprenas la lingvon de la alia, ĉiu nepre volas uzi la sian, kiel simbolon de suvereneco kaj nacia digno.

 

  MODERNA BABELO  

 

  Dum pluraj jarcentoj, post la romia konkerado, Latino estis la lingvo uzata de kleruloj: filozofoj, sciencistoj, ekleziuloj- kiuj publikigis kaj interŝanĝadis siajn verkojn en tiu lingvo. Ankaŭ la greka, kiun portis la armeoj de Aleksandro la Granda, disvastiĝis tra la tuta Mediteraneo kaj estis uzata kiel interlingvo. Sed Latino kaj la greka lingvo estas tro malfacilaj kaj ne adaptiĝis al la moderna epoko.

 

GAUSS

La eminenta germana matematikisto Karl Friedrich Gauss   (en la fotoj juna kaj maljuna), verkis librojn en la lingvo latina.   Jen specimeno de lia manskribo. 

 

  GREKA ORIGINALO DE LA NOVA TESTAMENTO  

  En la dek naŭa jarcento, la franca estis la lingvo uzata en diplomatio. Inter la unua kaj la dua mondmilitoj, la angla ekdividis kun ĝi tiun rolon. Ĉe la kreo de Unuiĝintaj Nacioj, tuj post la dua mondmilito, kvin lingvoj estis alprenitaj kiel oficialaj en la nova organizaĵo: angla, franca, hispana, rusa kaj ĉina. Tamen nur la angla kaj franca estis “laborlingvoj”, uzendaj por tradukado de ĉiuj UNo-dokumentoj. Sekvis protestoj de Rusio kaj Ĉinio, kies lingvoj fine estis akceptitaj kiel laboraj. Antaŭ nelonge, per enkonduko de la araba, atingis ses la nombro de lingvoj devige uzataj por tradukado de dokumentoj en UNo. En Unuiĝintaj Nacioj, same kiel en Eŭropa Unio kaj en la Eŭropa Parlamento, la sistemo de samtempa voĉa tradukado estas ege multekosta, sed , malgraŭ tio, tute ne ŝirmita kontraŭ oftaj eraroj kaj stumbloj.

 

  UNUIĜINTAJ NACIOJ (Uno)

 Cetere la uzadon de naciaj lingvoj, kiel internaciaj, bremsas ilia longa, malfacila lerno-procezo, ĉefe de prononcado, kies tordiĝo ne malofte agacas la orelojn ĉe denaskaj parolantoj. Jam en la dek sepa jarcento, la problemo de internacia komunikado estis rimarkita de la geniaj filozofoj Descartes kaj Leibniz, kiuj formetis la uzon de naciaj lingvoj kaj proponis tiun de planlingvoj; plie, ili malnete difinis la trajtojn dezirindajn en tiaj lingvoj, sed ne transformis sian elpensaĵon en praktike efektivigeblan projekton. Fine de la dek naŭa jarcento, tiel forte sentiĝis la bezono de neŭtrala lingvo, ke, malgraŭ ĝiaj strangaĵoj kaj arbitreco, estis sufiĉe sukcese lanĉita Volapuko – lingvo kreita de Johann Schleyer –. Sed tiu lingvo-projekto vivis ne pli ol dek jarojn, ĉar ĝi estis tro katenita al sia kreinto, kaj malhavis evolu-ebligan mekanismon.

  2. LA INTERNACIA LINGVO (DE DOKTORO) ESPERANTO.

En tiu sama tempo, en la malgranda urbo Bjelostoko, nun apartenanta al Pollando sed, tiam, parto de la Rusa Imperio, vivis la juna Lazaro Ludoviko Zamenhof, la plej bona lingvo-lernanto en la urba gimnazio. Tute ne zorgante pri aferoj ordinare karaj al la junuloj, Zamenhof ĉagrene konstatis, ke la bjelostokanoj – judoj, poloj, rusoj, germanoj kaj ukrajnanoj – malamis unu alian kaj esprimadis tiun malamon per sangoverŝaj preskaŭsenfinaj konfliktoj.

  Baldaŭ li konvinkiĝis, ke tia reciproka malamikeco devenas de la ne-komunikiĝo inter tiuj popoloj, parolantoj de malsamaj lingvoj, kaj nekonantaj la lingvojn kaj morojn de la aliaj grupoj. Do li decidis sin doni al la ellaborado de neŭtrala lingvo, taŭga por komunikiĝo inter popoloj de lingvoj diversaj, kun nepra agnosko de la rajto, kiun havas ĉiu popolo, nome uzi kaj flegi sian patrinan lingvon.

En siaj multjaraj esploroj, Lazaro Ludoviko flanken lasis la grekan kaj latinan lingvojn- tro malfacilaj kaj ne adekvataj al modernaj bezonoj; plie, li rezignis pri elekto de lingvoj naciaj, ne nur pro ilia malfacileco, sed ankaŭ pro la kontraŭstaro fare de uzantoj de lingvoj ne elektitaj. Li preferis krei planitan lingvon kaj, post longa elprovado, en 1887, publikigis sian projekton de internacia lingvo, en libreto kun jena titolo: “Doktoro Esperanto/INTERNACIA LINGVO/ Antaŭparolo kaj plena lernolibro”.

Laŭ la aŭtoro mem, jen la ĉefaj trajtoj de Esperanto: 

– Ege simpligita dek ses-regula gramatiko;

– Aparta sistemo por vorto-formado permesanta, el malgranda nombro da radikoj, formi riĉan vorto-trezoron, kapablan esprimi ĉiajn nuancojn de la penso.

– En Esperanto ĉiuj ideoj estas analizeblaj (malkomponeblaj) en sendependajn nevariajn vortojn (“mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn”). Per kunmetado de tiuj memstaraj elementoj oni esprimas la diversajn gramatikajn formojn kaj la rilatojn inter la vortoj. Ekzemple, la vorto “fratino” estas formata el tri vortoj: frat (irmão), in (mulher) kaj o (tio, kio estas, ekzistas). La neŝanĝebleco de tiuj elementoj, nomataj morfemoj, ebligas, helpe de vortareto aŭ ŝlosilo, traduki tekston el Esperanto, eĉ se la leganto ankoraŭ ne lernis la lingvon.

–La vorto-trezoro de Esperanto estas esence eŭropa, sed la formado de vortoj, per kunmetado de senŝanĝaj morfemoj, estas tipa de aglutinaj lingvoj (kiel la turka kaj la hungara), kaj eĉ de lingvoj izolaj (ĉina, vjetnama). Temas do pri lingvo vere internacia.

sano

sanulo

sana

malsano

sane

malsanema

sani

malsanero

sanu

sanigebla

saniga

resaniĝanto

saneca

sanigilujo

sanigi

remalsaniĝo

saniĝi

sanigilista

sanejo

saniginda

sanisto

malsanemeco

LA UTILECO DE ESPERANTO

La preskaŭ cent dudek jaroj de Esperanto montras, ke ĝia uzado kiel ponto-lingvo estas la plej taŭga solvo por la problemo de internacia komunikado.

Kiu lernas Esperanton, povos plej multe profiti el ĝi, per internaciaj kontaktoj kun kluboj, grupoj, societoj, unuopaj esperantistoj, kun Universala Esperanto-Asocio, kun la delegita reto de UEA; uzante la Pasportan Servon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo; vizitante la esperantistajn feriejojn; partoprenante en la regule okazantaj internaciaj, landaj kaj lokaj kongresoj; korespondante kun alilandaj samideanoj; interŝanĝante informojn pri iu preferata hobio; aŭdante/spektante radio- kaj televid-programojn en Esperanto; kontaktante la ampleksan esperantistan kolektivon ĉe Internet; legante la riĉan literaturon, originalan kaj tradukitan, ankaŭ troveblan sonbende, vidbende, kaj en diskoj.

UTILECO DE ESPERANTO

INTERNACIAJ KONTAKTOJ

Asocioj

Korespondado

Kluboj

Hobioj

Grupoj

Interreto

Unuopuloj

UEA

Pasporta Servo

Kursoj

Delegita Reto

Literaturo

Kongresoj

Kantado

Konkursoj

Feriejoj

  La favora geografia pozicio de la esperantistoj tra la mondo pligrandigas la efikecon de tiaj kontaktoj, kaj faras el Esperanto komunikilon pli bonan ol iuj lingvoj kun pli granda nombro da parolantoj. 

Ĉar Esperanto ne nur permesas efikan komunikadon: ĝi kreas kaj fortigas rilatojn de amikeco kaj solidareco inter la popoloj –cetere la ĉefa celo de ĝia kreinto, Lazaro Ludoviko Zamenhof.

 

  Floriano Pessoa

Marto 2005  

Portulaga versio