,
Geamikoj,
La nuna esploro farita de famaj lingvistoj indikas, ke la intuicio de la parolantaro de æiuj lingvoj, sendube, plenumas gravan rolon, ne nur dum la akirado de la unua lingvo, tiel nomata naskiølingvo aý, preferinde, etna lingvo, sed ankaý dum la lernado de iu ajn fremda lingvo, kiel dua lingvo. Pro tio, la pedagogio kaj de la etnaj kaj de la fremdaj lingvoj ekspluatas tiun fenomenon, nome kiam prezentas al gelernantoj, ekzemple, strukturitajn ekzercojn. Oni atendas, ke ili respondu laý la modelo. Kompreneble, tiaj modeloj supozigas, ke, iamaniere, la cellingvo estu regula. Iamezure, fakte, æiuj el ili enhavas iom da reguleco. Estas la sistemo mem de la lingvo. Tamen, pro la fakto mem ke Esperanto estas artefarita lingvo, oni povas tuj percepti øian skemisman konstruadon. Tiamaniere, la specifa pedagogio de Esperanto tre bone ekspluatas tiun karakteron: la lingvistikan intuicion de la lernantoj. Alivorte, lerni Esperanton certe pli facilas ol lerni iun ajn etnan lingvon.
Por helpi la prezentadon de nia temo mi preparis etan cita¼aron. Tiaj cititaj aýtoroj pensigos nin pri unu el la plej gravaj aspektoj de Esperanto, kiun mi nur malfrue rimarkis, kiam mi eklernis la internacian ligvon. Tiaj aparta¼oj de nia kara lingvo montras al ni, ke la genia verko de Zamenhof profitas la plej aktualajn lingvistikajn malkovrojn de la moderna lingvoscienco. Øi rilatas al la intuici-uzado nepre farita de æiuj parolantoj. Portugallingve, infanoj saøe konkludas: eu vendi, eu comi, do... eu fazi. Ili pravas, escepte de la fakto ke la verbo estas... neregula.
Tiel, oni ofte uzas la lingvistikan intuicion kaj nacilingve kaj en lernindaj, lernendaj fremdaj lingvoj. Tamen oni preskaý preterlasas tiun fakton. Oni ofte ne øin perceptas, æar øi aýtomate funkcias æefe - sed ne nur - kadre de la vortfarado-sistemo de Esperanto. Tiu sistemo estas himno al la homa libereco mem, kontraýe al tio, kio ofte okazas ene de la etnaj lingvoj. En ili estas tiom da esceptoj, ke eksterlandanoj ne facile lernas tiujn lingvojn. Eæ post kelkaj jaroj loøante æi tie, nialande, la eksterlandanoj ofte eraras kaj la pluralon kaj la genron de substantivoj. Oni rimarku la ekzemplojn: "Este é o meu mulherrr", "Aqui está minha marrido", "Meu filhinha ter uma namorrado simpática". Aliflanke, kiam oni eklernas Esperanton, sufiæas lerni nur unufoje la fleksiilon, la fina¼on -j aý la sufikson -ino, respektive. Kial? Æar Esperanto estas regula, senescepta lingvo. Do oni povas øin lerni pli rapide ol oni kutime lernas la francan, la anglan, la germanan. Bonvolu pripensi la subajn lega¼ojn:
1. (John Wells. "La afiksoj de Esperanto" apud Boris Kolker. Vojaøo en Esperanto-Lando). "La afiksa sistemo de Esperanto estas unu el la plej grandaj elpensa¼oj de Zamenhof. Per la afiksoj - deko da prefiksoj, trideko da sufiksoj oficialaj, plus eble kvardeko da teknikaj kaj aliaj neoficialaj sufiksoj - per tiu afiksaro Esperanto havas elstaran rimedon por strukturigi la vortprovizon kaj tiel simpligi al la lernanto øian ekposedon. La plej evidenta rezulto de la afiksa sistemo, skribas Waringhien, 'estas la absoluta simpleco kaj regulareco de la vortfarado, kio akre kontrastas kun la varieco kaj neregulareco de la derivado en la æefaj eýropaj lingvoj'".
Sube oni povas vidi, kiel facile la lernantoj de Esperanto povas tuj uzi novajn vortojn, kiujn ili apenaý eklernis. Tio okazas, æar "ili jam lernis la æefajn elementojn de la morfologio de la koncerna lingvo; ili bone posedas jam la afiksojn kaj la manieron uzi ilin". (Idem, idibem).
2. "Li lernas - ekzemple - unu novan vorton, la verbon manøi. Li scias, ke øi konsistas el la radiko manø- kaj verba fina¼o. Tuj li povas produkti amason da aliaj vortoj, kies signifojn li eæ ne devos lerni, pro iliaj logikaj interrilatoj. Li povas nomi la agon manøi: øi estas manøo. Tio, kion oni manøas, estas memkompreneble manøa¼o". (Idem, ibid.).
Sammaniere, li derivos la vortojn manøado, manøejo, manøujo, manøilaro, manøebla, manøinda aý eæ manøenda. Kaj æiu parolanto de Esperanto povas daýrigi:manøema, manøeto, manøeti, manøegi, manøaæi. Li estos komprenata de la komencantoj mem, de tutaj esperantujanoj, de tutaj esperantofonuloj, kaj brazilanoj kaj eksterlandanoj.
Aliflanke, la lernanto de la angla lernas la verbon to eat (manøi), kies preteritaj kaj participaj formoj estas neregulaj. Sed nun - instruas Wells - "li devas lerni ankaý la vorton por manøo: a meal, kaj la vorton por manøa¼o: food. Ili ne estas regulaj deriva¼oj kreitaj el la verbo to eat, sed havas formon tute arbitran. Sekve, ili devas lerni ilin aparte".
Tiel oni povas kompreni, kial la lernado de tiaj lingvoj tiel malfacilas, kaj terure þarøas la memoron de la lernanto. Lerni Esperanton, kontraýe, postulas relative malpli da tempo, æar oni efektive nur bezonas lerni bazajn radikojn kaj miksi ilin taýge, laý la gramatikaj reguloj. Tiel rolas la afiksa sistemo de Esperanto. Fidebla kaj fidinda afero. (Pri vortfarado: valoras la penon ellerni kion diras Miroslav Malovec http://mujweb.cz/kultura/malovec/gram.htm, Apartan atenton al n-ro 4.12- Substantivaj kunmeta¼oj!) Same funkcias la regula maniero indiki la enklasigon de la vortoj - la fina¼oj por verboj, substantivoj, adjektivoj kaj adverboj, respektive -i, -o, -a kaj -e. La uzanto de la internacia lingvo Esperanto tuj senkonscie scias, ke la eroj de la frazoj helpos la plenan komprenon kaj de la klaso, kaj de la signifo de la ¼us lernitaj kaj tuj uzeblaj vortoj. Pli kaj pli rapide pliboniøas la vortporvizo de la gelernantaro de Esperanto. Oni øenerale povas tuj tranæi la nekonatajn vortojn kaj sindemandi, kion signifas æiun el iliaj vorteroj.
Simila afero okazas , kiam la esperantuzanto unuafoje aýdas aý legas kunmetitajn vortojn. Li tuj klopodas dividi tiajn vortojn laý iliaj probablaj eroj. Lia intuicio ne trompis lin. Li kompreneble æiam trafos. Kion povus signifi la vorto, supozeble unuafoje aýdata, vintredormi? La urso vintredormas.Æu vi konas la vorton vintro? Kaj la verbon dormi? Do, vi povas dedukti tion, kion signifas, en la portugala, la vorto vintredormi, æu ne? Oni eæ povus trafe krei la eble ankoraý neuzatajn vortojn... vintredormejo, vintredormema.
Tiamaniere, oni povas demandi: kion signifas pacbatalantoj? Kaj matenkafo? Kaj... antaýtagmezo? Kaj scivolema? Kaj scivolemulo? La ekzemplaro multobliøas. La fama brazilana lingvisto, Profesoro Passini, tiel skribis:
3. "Vortfarado - [Zamenhof] seræis kadre de la aglutinaj lingvoj la modelon por la ebleco disponigi al komunuzanto la manuzon de radikoj kaj afiksoj, en la tuja farado de novaj vortoj" (José Passini, 1993).
Same kiel okazas en la aglutinaj lingvoj, kiuj abundas æefe en Oriento, oni do povas elderivi vortojn eæ el la afiksoj mem, el prepozicioj, el adverboj, el etaj eroj de vortoj. Ekzemple: Kiu ne konas viajn ecojn, kaj viajn emojn? Mi jam aýdis kelkajn priajn vortojn. Li kapjesis. Ni laboru kune por la disvastigado de Esperanto. Oni vidu sube kelkajn ekzemplojn.
(Passini, 1993: 111)
Eble tiaj lingvistikaj aspektoj, kvankan ne nepre plene konscie sciitaj de multaj parolantoj de iu ajn lingvo, eksaltas kaj evidentegas , kiam temas pri la lernado de nia internacia lingvo, pri kiu la ligvoscienco iam diros esti la plej taýga por konsistigi la veran komunikilon por la tuta homaro.
Referencoj:
PASSINI, José. Bilingüismo: utopia ou antibabel.Juiz de Fora, MG: EDUFJF; Campinas: Pontes, 1993.
PILGER, Wouter F. Baza Esperanta radikaro. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001.
WELLS, John. "La Afiksoj de Esperanto". In: Vojaøo en Esperanto-lando: perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002.
---