ESPERANTO : ĈU REVO AŬ REALO?

(Prelego prezentita de Fernando J G Marinho, la 24an de Novembro 2002,

okaze de la XVa Esperanta Renkontiĝo de Okcidenta Regiono, kunordigita de EKOR)

 

Kiam mi ricevis la honorigan inviton prelegi pri la temo "Esperanto: ĉu revo aŭ realo?", kelkaj demandoj tuj venis al mia kapo : Al kia publiko mi devus prezenti mian modestan kontribuaĵon? Ĉu al neesperantista ĉeestantaro, ĝenerale malbone informita eĉ pri la ekzisto de nia movado? Ĉu al veterana grupo de aktivuloj, kiuj entuziasme sindediĉas al la disvastigado de nia ŝatata lingvo? Ĉu al heterogena armeo da pacbatalantoj enhavanta lernantojn el la plej variaj niveloj de kompetenteco rilate al la regado de la neŭtrala lingvo internacia, kaj al esperantologiaj studoj?

Kompreneble, se la intenco de la organizintoj de ĉi tiu evento estus pli bone diskonigi nian movadon inter la neesperantista publiko, tiam la prelego devus esti prezentata en la portugala, kaj la afero fariĝus multe pli komplika, ĉar ne estas facile sintezi tiom grandan kvanton da menciindaj faroj koncernantaj la daŭran prosperadon de Esperanto. Tamen, estas ne nur pli simpla, sed ankaŭ pli agrabla la tasko senceremonie prelegeti por grupo de samideanoj, veraj fratoj , kiuj avidas interŝanĝi spertojn kaj opiniojn; perfektigi sian kapablon kompreni la parolatan lingvon, partoprenante ĉi tiajn kunvenojn; vigligi sian argumentaron favore al la disvastigo de Esperanto ktp.

Ĉu eventuale estas inter vi iu, kiu ankoraŭ dubas ĉu Esperanto estas efektigebla revo? Se jes, mi opinias, ke valoras la penon tuj starigi dialogon pri tiu neatendita dubo.

Mi ankaŭ ŝatus scii, ĉu vi konsideras, ke Esperanto jam estas realaĵo. Estus bonege, se kelkaj el vi ne hezitus evidentigi la proprajn opiniojn pri ĉi tiu demando. Eble ni venos al konkludo, ke la diferencoj inter niaj vidpunktoj pri io ajn grandparte dependas de la kvanto kaj kvalito de la informoj,kiujn ni posedas.

Nepras, ke ni klopodu diskonigi ĉiajn interesajn novaĵojn , kiujn ni havis

la ŝancon malkovri.

Jen do la ĝusta momento por prezenti al vi kelkajn el centoj da laŭdindaj iniciatoj de senlacaj samideanoj , kiuj helpegas la antaŭeniron de nia movado. La mirinda laboro farita de tiu manpleno da entreprenistoj sufiĉas por konvinki iun ajn , ke la revo de Zamenhof efektigeblas

1. htp://www.esperanto.se/nun ( NUN- Aktualaj informoj pri esperanto) - de Februaro 1996 ĝis la 23a de Novembro 2002 okazis 4.651.806 vizitoj al la retejo de Sveda Esperanto-Federacio!

2.http://www.edukado.net - Servo por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto ( vizitoj: 10.100 ! - de la 15a de Decembro 2001 ĝis la 23a de Novembro 2002). Nepre vizitinda paĝaro.

Katalogo- "la plej vaste ellaborita, sed daŭre riĉigota servo estas la katalogo de la lerniloj...."

  Lerniloteko- "Ĉi tie eblas interŝanĝi ekzercarojn, testojn kaj stencilojn......"

3.http://www.cursodeesperanto.com.br- (portugala, esperanta,kroata,japana,angla, hispana, franca, itala, nederlanda, greka, rusa, norvega, ĉeĥa, pola , litova, sveda, dana, kaj korea lingvoj)

4.http://www.itabiranet.com.br/esperantobr - ESPERANTO-BR - Debatlisto pri Esperanto en la portugala. Pli ol 673 membroj!

5.http://www.esperanto.org.br/veki - VEKI (Virtuala Esperanto-Klubo Internacia)

6.http://www.esperanto.org.br/eki - EKi

7.http://www.pontoaponto.cjb.net- Paĝaro en la portugala enhavanta variajn sciigojn pri la neŭtrala lingvo internacia .Reagoj al artikoloj aperintaj en la nacia gazetaro legeblas ĉe la angulo "contra-ponto"

  Finfine, karaj amikoj, mi ŝatus fini ĉi tiun prelegeton per legado de malganda teksto prezentita de Claude Piron, en 1974, kiam li prelegis pri "Kien esperanto?"

"Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ĝi iras, kien ĝi iru, nome, al fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ĝenerale malkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo ( aŭ pli ĝuste: komunik-malordo), kiom kulture danĝera ĝi estas, kiom ĝi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciiĝinte pri ĉio ĉi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realaĵo, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto ( eble de alia lingvo kun similaj trajtoj) mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas, kiam la afero okazos. Eble tio postulos kvar jarcentojn, eble nur du, eble jam post dudek au tridek jaroj ni estos tre proksimaj al ĝi. La ritmo de konsciiĝo estas neantauvidebla, kaj ŝancaj eventoj ĉiam povas roli.

Laŭ mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli aŭ malakceli la procezon , sed ili ne povus influi sur ĝian laŭgradan plenumiĝon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo liberi elekti......"