TRANSGENAJ NUTRAĴOJ

D-ro Paulo Sérgio Viana

(Prelego prezentita la 5-an de Majo 2001,ĉe Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, kadre de la tieaj KULTURKUNVENOJ)

 

De jarmiloj homoj sin nutras per vegetaĵoj kaj bestoj prenataj el la naturo. De iom pli ol dek jaroj, sciencistoj trovis teknikon, kiu permesas modifojn en la genetika konsisto de tiuj vivantaj organismoj, kaj tiu fakto enkondukas ankoraŭ ne plene konatajn perspektivojn en la ekologian ekvilibron. Kaj plej grave: kelkaj el tiuj arte modifitaj organismoj fariĝas nutraĵoj, ĉiutage kuŝantaj sur niaj tabloj. Ĉu tiu novaĵo kondukas al danĝera konsekvenco? Kvankam ĉio ĉi kaŭzas vastan diskutadon tra la tuta mondo, tamen ankoraŭ multaj homoj nuntempe sin nutras per tiaj nutraĵoj, sen sufiĉa informiĝo. Kio okazus, se ĉiuj homoj decidus voĉdoni por aŭ kontraŭ tiaj nutraĵoj?

PRI KIO TEMAS?

ĉiu vivanta organismo (vegetaloj kaj animaloj) konsistas el ĉelo(j); ĉiu ĉelo enhavas nukleon, kiu gardas kompleksajn strukturojn nomatajn kromosomoj; ĉi tiuj estas multenombra ĉeno da interligitaj molekuloj, kiu enkodigas la genojn - la ĥemiaj ŝlosiloj respondecaj pri ĉiu aparta eco de la individuo: ĉe homo, la koloro de la haŭto, de okuloj, de la haroj, la alteco, la voĉo, k.t.p.; ĉe vegetalo, la formo de la folioj, la ĥemia konsisto, la koloro, k.t.p.. Per specifa maniero, tiu kromosoma kodo transpasas de unu ĉelo al alia, okaze de reproduktiĝo, kaj de gepatroj al idoj. La molekuloj, kiuj formas la kromosomojn estas nomataj ribonukleataj acidoj ("DNA" kaj "RNA") - kaj la deĉifro de tiu ŭemia bazo de heredaj fenomenoj pravigis Nobel-pemion.

KIO ESTAS "GENETIKE MODIFITAJ NUTRAĵOJ" (GMN)?

La unua genetike modifita nutraĵo estis "kreita" antaŭ pli ol jardeko kaj nomiĝas "tomato Flav-Savr". Fakte, ne temas pri "transgena" tomato, ĉar oni tute ne "transigis" genon de alia organismo al ĝi; oni simple nuligis unu ĝian genon, kiu determinas la tempon de putriĝo de la frukto, post rikolto. Per tia nuligo, oni atingis, ke la modifita tomato daŭras plurajn tagojn matura kaj "freŝa". Ĉio alia en ĝi estas tute egala al natura tomato. Simile, oni nuligis genon de sojo kaj atingis, ke ĝi produktas pli riĉan oleon.

La vere "transgenaj" nutraĵoj devenas de organismoj, en kies kromosomojn oni enŝutis geno(j)n de alispecia organismo, ĉu animala, ĉu vegetala. Ekzemple, oni "kreis" sojon, en kiun oni enmetis genon de speciala bakterio rezista al herbicido; tiel, la sojo fariĝas same rezista al tiu herbicido (sekve oni povas vaste uzi venenon kontraŭ herbaĉoj kaj permesi multe pli abundan kreskadon de sojo). Alia ekzemplo estas maizo modifita per geno de bacilo, kiu mortigas insektojn; tiel, la maizo fariĝas neatakebla de la insekto, sekve ĝi kreskas pli abunde, sen la bezono uzi insekticidojn. Per simila procezo oni "kreis" vegetalojn rezistajn al virusoj.

Alia utileco de genetikaj modifoj estas la ebleco igi la modifitan organismon produkti substancojn, kiujn ĝi originale ne produktas. Ekzemple, oni modifis la kromosomojn de bakterio, tiel ke ĝi povas produkti "kimozinon" - ĥemiaĵo uzata por fabrikado de kazeo, tradicie prenata el stomakoj de ŝafoj. Nuntempe, modifitaj bakterioj produktas puran insulinon, tute egalan al homa insulino - kio evitas, ke diabetaj pacientoj ricevu porkan insulinon.

En la praktiko, plej uzataj GMN-j estas nuntempe sojo rezista al herbicidoj kaj maizo rezista al insektoj.

 

AVANTAĴOJ

La defendantoj de GMN-j argumentas, ke ŝanĝoj en la gena strukturo de vivantaj organismoj ja okazas nature, tra la jarmiloj; homoj nur trovis la manieron tion fari rapide kaj sub kontrolo. La avantaĵoj ŝajnas evidentaj:

1. produkti multe pli da nutraĵoj en mondo, kie malsatantoj abundas;

2. produkti nutraĵojn, kiuj longe daŭras, antaŭ putriĝo;

3. produkti nutraĵojn, kiuj rezistas naturajn atakojn de la ĉirkaŭaĵo (herbicidoj, insekticidoj);

4. produkti nutrajn organismojn, kiuj malpli ofte malsaniĝas;

5. produkti ĥemie pli riĉajn nutraĵojn;

6. produkti organismojn, kiuj siavice liveras medikamentojn kaj eĉ tutajn organojn transigeblajn al malsanaj homoj.

La perspektivoj estas multaj: terpomoj, kiuj produktos vakcinon

kontraö hepatito, fiŝo kun medikamento kontraŭ Alzheimer-malsano, sojo kun pli da "metionino", laktuko riĉa je vitamino B12.

 

MALAVANTAĴOJ

La kritikantoj de GMN-oj same prezentas frapajn argumentojn. En 1989, en Japanio, miloj da homoj malsaniĝis kaj dekoj mortis pro troa kvanto da triptofano en GMN-j. Krome, oni atribuas al tiaj nutraĵoj grandan kreskon de alergio tra la mondo. La proporcio de tiu kresko estas fakte kompleksa fenomeno, kaj oni ne povas aserti tute firme, ke ŝanĝo en unu geno, do en unu proteino (inter miloj) povus tiel katastrofe efiki; sed same oni ankoraŭ ne povas precize kalkuli la riskon. Aliflanke, la oleo el modifita sojo estas identa al tiu de natura sojo, do ne alergikaŭza; sed sojo modifita per geno de arakido povas kaŭzi alergion al homoj tro sentemaj al arakidoj.

Alia danĝero estus troa uzado de venenaĵoj kontraŭ herbaĉoj, por protekti kulturatajn kreskaĵojn. Same oni timas la troan ekstermadon de insektoj, kaj sekve de insektovoraj bestoj - kaj tiam malekvilibron de la natura medio.

Oni suspektas, ke bakterioj eble fariĝos rezistaj al antibiotikoj, post nutriĝo per GMN-j. Ĉi tio ne estas senbaza timo, ĝar genetikistoj "markas" la ŝanĝitajn molekulojn de DNA/RNA per specialaj genoj, kiuj liveras reziston al antibiotikoj.

Krome, oni ne povas aserti tutcerte, ke GMN-j ne produktas nekonatajn toksaĵojn: ĉi tiu supozo aperis post la observo, ke raŭpoj post aliro al modifita maizo.

Multaj aliaj demandoj stariĝas: ĉu aperos novaj herbaĉoj rezistaj al herbicidoj? ĉu tro avidaj agrikulturistoj disĵetos tro da venenaĵo en la grundon? ĉu eble aperos mutaciaj virusoj pro tia tro intensa ŝanĝo en la ekologia sistemo? ĉu estas etike proponi al vegetaranoj vegetalan nutraĵon, en kiun oni enmetis animalan genon?

Koncerne produktadon de nutraĵoj por malsatantoj, ciferoj montras, ke la mondo produktas klare sufiĉan kvanton: la problemo kuŝas en disdonado, t.e., dum al parto de la homaro superfluas nutraĵoj, al amasoj ili mankas.

 

SOLVOJ?

Estas evidente, ke la problemo estas komplika, ampleksa kaj ĉefe tro nova por trankvila prijuĝo. La diskutado pro tio fariĝas pasia, ne ĉiam prudenta. Genetika manipulado entrudiĝas en la esencon mem de evoluado de vivo en la planedo. La konsekvencoj estas longedaŭraj kaj tute ne antaŭvideblaj. Kun la parolo, la sciencistoj, kiuj enkondukis la problemon. Dum ne aperas nekontestebla solvo, oni postulu de kontrolistoj klaran etiketadon kaj informadon sur la pakaĵoj de GMN-j. Kaj dum nebulo nin ĉirkaŭas, ni protektu nin per modero.

(Paulo S. Viana)