POEZIA VESPERO

ĉe ASOCIO ESPERANTISTA DE RIO DE JANEIRO

La 7-an de Julio 2001 Repertuaro de Jorge das Neves < poeta@infolink.com.br >

speciale deklamita de Mirna Marino < mirna.duarte@bol.com.br >

JEN SERIOZAJ, AMAJ KAJ SERĈEMAJ VERSAĴOJ, kelkaj eventuale kanteblaj.  

1. ESPERANTO

Uma língua-modelo, irradiante e bela,

que brilha como um Sol, que vem dessa janela,

deseja aqui entrar. Abramos nossa porta!

O futuro nos traz, aquece e nos conforta,

redime, purifica, expande-se, alimenta....

A Terra se ilumina. Acalma-se a tormenta

porque a união se faz das forças dissipadas.

Agora um só caminho. Encontram-se as estradas

pois AMAR É PRECISO, e o manto do ideal

será HOMARANISMO – a lei fundamental.

ZAMENHOF contempla a Terra iluminada:

as raças reunidas à luz de uma alvorada

como nunca existiu em toda a nossa história...

Esperantistas, sim, fraternos! Quanta glória

e progresso virão. Quantos planos e sonhos

por todas a nações, e tanto mais risonhos

porque a união se faz por livre decisão,

e cada ser humano estende sua mão

para mostrar, enfim, em notas de acalanto,

que a música é de PAZ e a língua, o ESPERANTO!

(Publikigita sur p.9 – Antologio ESPERANTO (Societo Lorenz, dec./1994) 1-a premio en ties Poezia Konkurso  

 

  2. ENKONDUKO AL DEKLAMADO  

Kia plezuro vidi vin tie ĉi

paroli pri amo kaj pri poezi’ !

Hoj, kia plezuro! Kia plezuro!

Aŭtunas, vintras, printempas, someras

kaj amikeco profunde prosperas

en mia kor’!

en via kor’!

KIA PLEZURO POR NI !

(eltranĉaĵo de Sambo de Amikeco, originale verkita por la 23-a BKE – 1987)  

 

  3. REVOJ CENTJARAJ

  Se la fatalo nepre ĉi permesos

nia Movado estos familio

kaj Esperanto vivos kaj progresos

sen la momentoj de melankolio.  

 

La Fundamenton oni ne forgesos,

de Zamenhof brilegos la genio,

la tuta mondo sen maltraf’ konfesos,

ke malaperis lingva utopio...  

 

Ni la gefratoj, veraj homaranoj,

pri kiuj revis nia Geniulo

en siaj bele grandiozaj planoj.

 

La kotizpago povos esti nulo,

ĉar ĉiuj homoj estos movadanoj

denaskaj, kun bonkoro, sen makulo!

(1984 – Bulteno de Brazila Konsilantaro de Esperanto)

 

  4.AMIKECO  

Jen fabela pejzaĝo kun vetero

kutime suna, blua la ĉielo

stelplenaj noktoj...Pepas ja pasero...

en la lando de floro kaj mielo!  

 

Sed l’ amikeco estas la mistero

de la ĉarmo sur tiu grundo, celo

de gedioj ŝvebantaj en l’ aero

renkonte al feliĉo kaj al belo...

 

  Amikeco senpaga, neprograma,

naiva, komplezema, tute pura

de popolo sincere tre gastama.  

 

Amikeco nenie pli trankvila,

ĉar ĝi estas normale plej natura

en ĉiu koro vasta kaj ĝentila.

1-a premio "Internacia Amikceco-1983"en Triesto (Italio)  

 

  5. MI NEPRE AMAS VIN

Tom Jobim k Vinicius de Morais  

Vin amas mia kor’,

dum mia tuta vivo, mia kor’

je ĉiu adiaŭo, mia kor’

profunde kun pasio amas mia kor’

en ĉiu verso kantas mi,

ke vin mi amas,

ke ardas mia kor’

dum mia tuta vivo!

 

Se vi promenas for

vi estas la konstanta rememor’

kaj post la reveno

ĝojas mi,

ke nia amo floras pli kaj pli

denove malesper'

l’ eterna malfeliĉo kaj sufer’

se nova la disiĝo daŭros ja

dum mia tuta vivo...

kantebla laŭ EU SEI QUE VOU TE AMAR

 

  6. FLORVIRINO

Ino pruda amadis, kiel floro,

sonĝante pri amato for de ŝi.

Ŝin tuŝis la sageto de Amoro

kaj mister’ de feino Fantazi’...  

 

Ŝiaj lipoj murmuris delikate

la parolojn je forto de l’ imagoj,

kaj svingiĝis ja karesmalsate

tuta korpo antaŭe sen reagoj.

 

  Alvenis ia viro virtuala

en la nokto de tiu florvirino,

kies menso vekiĝis senvuala

por plezuro senbara ĝis la fino.

 

  Ino pruda amadis, kiel floro,

ĝis la momento kiam tuŝis ŝin

la sag’ amodezira... En ŝia koro,

neniam plu la sama... Florvirino!

 

    7. AMO BEZONATA  

Jes! Mi bezonas ŝin! Mi ŝin bezonas

pro bezona bezono bezonata,

pro tio, ke mi estas la malsata

koro, ja cerbo, kiu ne rezonas  

 

sen ŝi, sen ŝia korpo karesplena!

Bezonas mi ŝin, samkiel l’ aeron...

Sen ŝi mi tuj eniras en inferon

de ia vivo trista, malserena.  

 

Bezoni ŝin! Bezoni ŝin fatale

almozpetante, urĝe, amavide

sentimentale, fole, sendecide

matene, tage, nokte... Senvuale  

 

bezoni ŝin fariĝis ja destino

mia, la sola celo miavoje

ĉar mi vivas reveme kaj plenĝoje

konfesinde pro ŝi, dolĉa virino!    

 

8. LA DOLĈA MISTERO DE L’ VIVO

Mia vivo, kiu ŝajnas tre trankvila,

tre malĝojas en la fundo de l’ kor’.

Al dezerto ĝi fariĝas ja simila,

ĉar ies koro de mi estas tiel for!

Daŭre vivas parolante rememore

ia voĉo kun sopiro kaj fervor’...

Ja sekreto brilas flame miakore,

tamen silentas tuta la dolor’!

Mia vivo, kiu ŝajnas tre trankvila

tre malĝojas en la fundo de l’ kor’.

Al dezerto ĝi fariĝas ja simila,

ĉar ies koro de mi estas tiel for!

Daŭre vivas parolante rememore

ia voĉo kun sopiro kaj fervor’...

Mia koro vivas triste, vivas plore

sed renaskiĝas la rozuj’ je flor...

( kantebla laŭ la kanzono DOCE MISTÉRIO DA VIDA)  

 

  9. SAŬDADO AL MACEIO’

Alagoas, juvelo valora

ĉe l’ okuloj de la sirenar’

pro la maro mirinde kolora

ja smeraldo je formo de mar’!

Eĉ la luno promenas ĉiele,

amindumas kaj brilas por ni...

Maceio’, mi ripetas fidele,

ke vi estas ja verko de Di’!

(ero de HIMNO AL MACEIO’, kantita dum la BKE/1986)

 

  10. KIEL PAPILIO

Ja papilio flugas papilie

kaj la flugiloj de la papilio

papilias papilie ĉarmaj

sendepende de la hominstruo,

same kiel ies koro

povas fariĝi bela papilio

kaj sendepende de la hominstruo

esti koro kora, kiel volas Dio!

 

  11. KONSILO AL MIA KATO

Mia kato Zekinja ne parolas

Esperanton! Mi diras, ke li volas,

tamen la kato ame krokodilas

per miaŭo facila kaj prudenta...

Lin konsideras mi tre kompetenta,

kaj pro tio mi diras kaj konsilas:

 

-"Miaŭa lingvo estas Esperanto!

Vi ne bezonas esti komencanto

en movado malhasta,kia mia..."

Ja homoj devas lerni de la bestoj,

ne resti en la truoj, en la nestoj,

en la eterna kriz’ ekonomia!

 

Preferindas miaŭi, ne suferi!

Esperantistoj amas ne prosperi

(ĉu mono kaj pekado sinonimas?)

Restu kato trankvila kaj normala,

ne movadano stulta kaj sensala,

kies vivo al vivo mem ne rimas!

 

  12. FELIĈO DE LA HOMO

Feliĉo de la homo povas esti

tiu rideto post la labortago,

la konvena matraco por ripozo,

kaj povas esti kiso de l’ infanoj,

familia etoso ĉe la tablo

antaŭ pladoj karese preparitaj...

 

  Feliĉo de la homo povas esti

promeno en la parko, la kinejo

aŭ la simpla dancado dum festeto.

ĝi povas esti ŝuo por parado,

pantalono aŭ jupo tre modesta,

sed ĝuste tiu vesto prirevata...

 

  Feliĉo de la homo povas esti

ja salajro malgranda, sed honesta,

kiu alvenas kiam bezonata.

ĝi povas esti solvo de la krizo

aŭ de la katastrofa mondmilito

ofte ŝvebantaj super la homaro!

 

  13. H A L E L U J A !  

Ni renaskiĝas nepre ĉiutage

kaj renaskiĝas daŭre kaj senpage,

kiel la lumo en la horizonto!

La homo ĉiminuta ne similas

al tiu hieraŭa, kaj ne brilas,

la sama stelo tie, en estonto...  

 

Dank’ al tio, la mondo estas bela,

kaj la vivo fariĝas ne sencela

kunordiĝo de horoj kaj minutoj.

Do, valoras la penon la ekzisto

vivoplena, sen timo kaj sen tristo,

sen malsaĝaj kvereloj kaj disputoj.

 

  Ridetu ni sincere al ĉirkaŭo!

Nepre ni tostu al la hodiaŭo

malgraŭ la malfavoraj cirkonstancoj...

Estu de ni laŭdataj la Diplanoj,

l’ ekzistado de veraj homaranoj ,

de blanko, de malblanko kaj nuancoj!

 

  Estu de ni laŭdataj homoj puraj,

niaj tagoj malĝojaj kaj plezuraj

dum nia vivo sur la Tersurfaco!

Estu laŭdata ĉiu batalanto

por la venko de l’ lingvo Esperanto

– simbolo de l’ Progreso kaj de l’ Paco!

  H A L E L U J A !  

 

JORGE DAS NEVES

AERJ

MIRNA MARINO

verkis

07/07/2001

deklamis