LA OSTRO KAJ LA PERLO
(Nekonata
aŭtoro.Elportugaligis Fernando J G Marinho)
" Ostro kiu ne estis
vundita ne produktas perlojn"...
Perloj devenas de
doloro; ili rezultas el eniro de stranga aŭ nedezirinda
substanco, kia parazito aŭ sablero, en la internon de
ostro.
Perloj estas
resanigitaj vundoj. En la interna parto de konko troviĝas
rebrilanta substanco nomata PERLAMOTO. Kiam sablero penetras en la
konkon, la perlamotaj ĉeloj komencas labori celante protekti la
sendefendan korpon de la ostro per produktado de sinsekvaj tavoloj ,
kiuj kovros la sableron.
Rezulte de tio bela
perlo ekformiĝas.
Ostro, kiu neniel estis
vundita, neniel sukcesos naski perlojn, ĉar perlo estas
resaniĝinta vundo...
Ĉu vi jam sentis vin vundita per krudaj
vortoj de aliulo?
Ĉu vi jam estis akuzita pri diraĵoj ,
kiujn vi ne diris?
Ĉu viaj ideoj jam estis rifuzitaj aŭ
misinterpretitaj?
Ĉu vi jam suferis pro la la senkompataj
antaŭjuĝofrapoj?
Ĉu vi iam ricevis indiferentecon kiel
pagon?
Do, produktu perlon!
Kovru viajn
ĉagrenojn per tavoloj de amo. Bedaŭrinde tre malmultaj
personoj interesiĝas pri tia agmaniero.La plimulto lernas
kulturi resentojn, subtenante la vundojn malfermitaj, ilin nutrante
per varia speco da frivolaj sentoj , ne permesante do, ke ili
cikatriĝu. Tial, en la praktiko, kion ni vidas estas " Malplenaj
Ostroj" , ne pro tio , ke ili ne estis vunditaj, sed pro tio , ke ili
ne lernis pardoni, kompreni, kaj transformi doloron en
amon.
Ekrido, rigardo, gesto,
preskaŭ ĉiam , pli valoras ol mil vortoj...
(ĉefa
paĝo)
(portugala versio)