MARINHO SINPREZENTAS

 

Estimataj geamikoj,

La ĉi-suban tekston mi kaptis el malnova bulteno eldonita de AERJ ( Asocio Esperantista de Rio de Janeiro), nomita "Rio Esperantista"(Januaro/Marto 1989):

NIA INTERVJUO

 

Nia ĉi-numera intervjuito estas S-ano Fernando J . G. Marinho. Veterana esperantisto kaj eksprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la periodo 1982/1985, Marinho elstariĝas precipe kiel unu el la respondeculoj pri la paciĝo de la brazila E-movado kaj pri la kunfandiĝo inter BEL kaj BKE(Brazila konsilantaro de Esperanto)

 

RE: Kial kaj kiel vi esperantistiĝis?

FM:En 1952, kiam mi estis preskaŭ en la fino de la duagrada kurso de la ĉi-tiea Militista Lernejo, la karmemora instruisto de latina lingvo, Carlos Juliano Torres Pastorino, pere de flugfolioj, sciigis nin pri la afero Esperanto. Tuj post li sukcesis aranĝi allogan prelegon kun partopreno de elstaraj esperantistoj kaj okazigi vesperajn kursojn. Ekde tiam la mikrobo "esperantismo"enloĝiĝis en mia sango kaj mi ne plu resaniĝis.

RE: ĉu vi povas rakonti al ni ian interesan travivaĵon de via esperantista vivo?

FM: Antaŭ 7-8 jaroj mi estis unu el la instruistoj de la Korespondaj Kursoj de BEL. Je la fino de iu Baza Kurso mi proponis al la gelernantoj interŝanĝon de leteroj. Sekve, mi mem zorgis pri tiu malgranda koresponda servo inter miaj gekursanoj. Hodiaŭ, mi fieras, ĉar rezulte de tiu senambicia ludo, estas en Curitiba(PR) familio, kiu konsistas el du ekslernantoj de nia modesta koresponda kurso kaj du denaskaj esperantistoj (Nuntempe,2001, ne plu 2, sed 3!). Ĉu nur tio? Ne, ĝis hodiaŭ mi korespondadas kun tiu familio, pro la vigla amikeco deveninta el neatendita Kupida petolaĵo.

RE: Kion vi opinias pri la nuna stato de la Esperantista movado en la mondo kaj, specife, en Brazilo? Ĉu vi proponus ion farendan?

FM: Ŝajnas al mi, ke la movado iras senĉese antaŭen. Dum kelkaj periodoj ĝi iras malrapide, dum aliaj tempospacoj ĝi iras pli rapide. Tamen, ĉiam antaŭen! Kelkfoje mi opinias, ke la situacio stagnas, sed fakte ni ne havas sufiĉajn informojn por prave konjekti pri la vera situacio. Kompreneble, nia movado ankoraŭ ne atingis la sopiratan staton. Nek en la mondo, nek en nia lando. Pro tio oni multe suferas. Se oni ne bone kontrolas sian frustracion, oni fariĝas agresema senpacienca, tro kritikema kaj tiel plu. Furioziĝi estas danĝere. Prudentiĝi estas preferinde. Jes, mi havas proponon: Ni fojfoje relegu la saĝajn konsilojn, kiujn Zamenhof disvastigis pere de sia verkaro. Estas de li, ekzemple, la jenaj frazoj: "Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj."

RE: Nur kvar mallongaj demandoj:

- via preferata E- revuo: Bedaŭrinde , mi ne havas specialan preferon. Se mi havus, almenaŭ mi ŝparus iom da mono, ĉar mi ne abonus tiom da revuoj. Ses malsimilaj ĝenroj! Ĉiuj bonegaj!

- nepre leginda libro: Esperanto en perspektivo.

- la plej bela E-poemo: Eĉ se mi estus fakulo pri literaturo, mi ne kapablus elekti la plej belan. Estas tiom da! Kulpas pri tio Sylla Chaves, Auld, Marjorie Boulton, Rossetti, Geraldo Mattos, Knoedt,k.a..

- la plej elstara esperantisto: Ĉu vivanta aŭ forpasinta? Ĉu verkisto, tradukisto aŭ leganto? Ĉu gvidanto, estrarano, komitatano, kunlaboranto aŭ simpla unuopula batalanto? Same kiel estas malfacile elekti la plej belan produktaĵon ankaŭ estas terure malfacile indiki la plej elstaran produktandon.Ĉiuj esperantistoj estas elstaraj membroj de la internacia komunumo.

RE: Viaj lastaj vortoj...

FM: Viaj lastaj demandoj memorigis min pri la jenaj asertoj,kiujn mi vidis sur lerneja afiŝejo:

"LA KVAR PLEJ GRAVAJ VORTOJ: VI FARIS BONEGAN LABORON!

LA TRI PLEJ GRAVAJ VORTOJ : VALORIS LA PENON!

LA DU PLEJ GRAVAJ VORTOJ: KORAN DANKON!

LA PLEJ GRAVA VORTO: NI

LA MALPLEJ GRAVA VORTO: MI "

*****************************

Karegaj,

Jen "parto"de mia familio! Imagu kiel granda ĝi estas! Ĉi tie ne estas miaj gefiloj, ĉar mankis spaco. Ĉi tiu aminda taĉmento konsistas el mia edzino, 10 genepoj kaj, kompreneble, la familiestro.Ni faris la foton antaŭ 2 jaroj, eble en 1999.