MI MALJUNIĜAS
Preĝo verkita de angla
monaĥino, la 17an jarcenton
Elportugaligis: Fernando J G
Marinho
Sinjoro:
Vi scias, pli bone ol mi mem, ke mi
maljuniĝas
kaj, ke tre baldaŭ mi apartenos al
la maljunularo.
Gardu min kontraŭ tiu fatala
manio, nome:
kredi, ke estas mia devo diri ion pri
ĉio ajn, kiam ajn.
Liberigu min de la obsedanta deziro
ordigi alies aferojn.
Estigu min konjektema, sed ne
galhumora;
servema, sed ne ordonema.
Mi opinias, ke estas bedaŭrinde ne
plene utiligi
la grandegan provizon da saĝeco ,
kiun mi dum longa tempo akumuladis.
Tamen, Vi bone scias,
Sinjoro,...
ke mi konsideras nepraĵo konservi
kelkajn amikojn.
Haltigu min, kiam per senfinaj detaloj
mi estos komentarianta pri okazintaĵoj,
kaj donu al mi rimedojn por
senprokraste trafi la finon.
Retenu miajn lipojn antaŭ
ĉagrenoj kaj malsanoj,
spite, ke tiuj lastaj, laŭ
paŝado de la jaroj senĉese pli ofte sinpresentas
kaj mi eĉ sentas iom da plezuro
prikomentarii ilin.
Mi ne aŭdacas peti al Vi,
ke mi sentu plezuron aŭdi alies
litaniojn pri memsuferoj,
sed helpu mim almenaŭ pacience
toleri tiun aŭdadon.
Mi ne aŭdacas plendi pri pli bona
memorkapablo.
Tamen, donu al mi kreskantan humilecon
kaj malpli da ofendiĝemo,
kiam mia memoro kontraŭstaros
tiujn de la aliaj.
Lernigu al mi la gloran lecionon pri la
eventuala ebleco,
ke mi povas esti malprava.
Protektu min.
Fakte, mi ne volegas fariĝi
sanktulino
( estas tiel malfacile kunvivi kun iaj
sanktuloj!),
sed okazas, ke oldulo, krom esti
amara,
estas sendube unu el la plej elstaraj
diablaj elpensaĵoj.
Igu min kapabla malkovri ion
bona,
kie oni supozas trovi nenion
tia,
kaj kapabla malkovri talentojn ĉe
homoj ŝajne neposedantaj ilin.
Kaj donu al mi la privilegion proklami
tiujn malkovrojn.
Amen