KRUELAJ PATRINOJ
D-ro. Carlos Hecktheuer
-Brazila psikiatro el Passo Fundo-Rs
Elportugaligis:
Fernando J G
Marinho
Iam, kiam miaj gefiloj
fariĝos sufiĉe maturaj por kompreni la logikon, kiu igas la
gepatrojn agi, tiam mi nepre diros al ili:
Mi tiel intense amis
vin, ke mi akiris la rajton demandadi kien vi iros, kun kiu vi iros ,
kaj je kioma horo vi revenos.
Mi tiel intense amis
vin, ke mi rajtis ,anstataŭ resti silenta, sciigi vin, ke la
kompanio de tiu nova amiko estas nekonvena.
Mi tiel intense amis
vin, ke mi rajtis igi vin pagi la dolĉaĵojn forprenitajn el
la superbazaro , aŭ la revuojn el gazetbudo, kaj igi vin diri al
la posedanto de la varoj: " Hieraŭ ni prenis ĉi tion, kaj
nun ni ŝatus pagi".
Mi tiel intense amis
vin, ke mi rajtis resti staranta du horojn apud vi, dum vi purigadis
vian dormoĉambron, tasko , kiun mi kapablus plenumi en 15
minutoj.
Mi tiel intense amis
vin, ke mi rajtis permesi , ke vi rimarku ne nur tiun amon , kiun mi
dediĉis al vi, sed ankaŭ la elreviĝon kaj la larmojn
en miaj okuloj.
Mi tiel intense amis
vin, ke mi rajtis lasi , ke vi prenu sur vin la respondecon pri viaj
propraj agoj, eĉ kiam la koncernaj punoj estis ege rigoraj kaj
dolorigis mian koron.
Pli ol io ajn, mi tiel
intense amis vin, ke mi kuraĝis diri "ne", eĉ kiam mi
antaŭvidis la eblecon, ke vi povus malamegi min pro tio ( kaj
fakte kelkfoje tio okazis). Tiuj estis la plej malfacilaj inter
ĉiuj bataloj.
Mi ĝojas, ke mi
venkis...ĉar , je la fino, vi ankaŭ venkis!
Iam, kiam miaj genepoj
estos sufiĉe maturaj por kompreni la logikon, kiu motivas la
gepatrojn , kaj tiam ili demandos ,ĉu ties patrino estis kruela,
miaj gefiloj respondos:
" Jes, nia patrino
estis kruela. ŝi estis la plej kruela patrino en la
mondo..."
La ceteraj infanoj dum
matenkafo manĝis dolĉaĵojn, dum ni devige manĝis
cerealojn, ovojn kaj toastojn.La ceteraj infanoj trinkadis
refreŝigaĵojn kaj manĝadis frititajn terpomojn kaj
glaciaĵon okaze de tagmanĝo, dum ni devige manĝis
rizon,fazeolon, viandon, legomojn kaj fruktojn.
Kaj ŝi daŭre
devigis nin vespermanĝi ĉetable,tute malsimile al la aliaj
patrinoj , kiuj permesis al siaj infanoj samtempe manĝi kaj
spekti televidon . Ŝi insiste volis ekscii, kie ni
ĉiumomente estis ( ŝi sonorigadis nian poŝtelefonon
frumatene kaj " enŝovadis sian nazon " en niajn
retpoŝtojn). Tio estis kvazaŭ karcero.
Panjo nepre bezonis
informiĝi pri niaj amikoj , krom malkovri kion ni kune
faradis.ŝi insiste postuladis , ke ni diru kun kiu ni intencas
foriri, eĉ se la planita foresto daŭrus unu horon aŭ
malpli.
Ni hontis rekoni
ĉi tion, sed fakte ŝi " atencis la leĝojn pri infana
laboro ". Ni estis devigataj forpreni la teleraron de sur la
manĝotablo , bonordigi niajn " misaranĝitaĵojn" ,
malplenigi la rubujon, kaj fari ĉiajn laboraĵojn, kiujn ni
taksadis kruelaj.
Mi supozas, ke ŝi
eĉ ne sukcesis ripozi dum la nokto, pro la konstanta cerbumado
pri farendaĵoj plenumotaj de ni . Ŝi obstine postuladis, ke
ni ĉiam diru al ŝi la veron, kaj nur la veron. Cetere, kiam
ni estis adoleskantoj, ŝi eĉ sukcesis legi niajn pensojn.
Nia vivo estis vere
enuiga. ŝi ne permesis, ke niaj amikoj sonorigu la hupon por
averti pri la horo de nia foriro;ili devis supreniri kaj frapi la
pordon por ke ŝi ekkonu ilin. Dum ĉiuj rajtis malfrue
reveni en la nokto, ni, dekdujaruloj, devus atendi ĝis la
deksejaraĝo por alveni iom pli malfrue, kaj tiu ĝenulino
kutimis ellitiĝi por demandi, ĉu la festo estis bona ( nur
por kontroli nian staton, okaze de la reveno)
Kaŭze de nia
patrino, ni perdis la ŝancon akiri grandegajn spertojn dum
adoleskanteco:Neniu el ni enmiksiĝis kun
drogoj,ŝteloj,vandalaĵoj,atencoj kontraŭ
propraĵoj, nek estis arestitaj pro iu ajn krimo.ĈIO OKAZIS
PRO ŜIA KULPO. Ĉar nun ni jam estas adoltoj honestaj kaj
bone edukitaj, ni klopodas fari nian eblon por estiĝi " KRUELAJ
GEPATROJ". ŜAJNAS AL MI , KE UNU EL LA PROBLEMOJ DE LA NUNA
MONDO ESTAS: MANKO DE SUFIĈA KVANTO DA KRUELAJ PATRINOJ
(ĉefa
paĝo)
(portugala versio)