Instrukcioj

 

La bildoserioj estas sub la formo de pps, kaj enhavas datumsekurigilon.

 

Iliaj surekranigoj estas senproblemaj por la plimulto el la uzantoj de Power Point, nepra utilaĵo por malfermi la dosierojn pps. Tamen, kelkaj, ĉefe tiuj, kiuj uzas Windows 98, povas eventuale alfronti malfacilaĵojn.

 

Se vi ne posedas la programon Power Point aŭ se vi ne sukcesos bonorde vidi la bildoserion, instalu la utilaĵon Vidigilo por Power Point 2003 (klaku ĉi tie por elŝuti ĝin).

 

Fininte la instalon, vi devas malfermi la programon kaj serĉi la dosieron pps por legado.

Se, eĉ tiel, vi ne sukcesos malfermi tiun dosieron, mi sugestas, ke vi serĉu helpon de fakulo.

 

Por ĝui la bildoserion, alklaku la piktogramon ( stelon apud la titolo) per la maldekstra musbutono,

elektu la opcion " Abrir"(Malfermi), kaj sekve

"Apenas Leitura"(Nur por Legado), kaj atendu la finiĝon de la elŝutado.

Post la malfermo, alklaku per la dekstra butono la opcion "tela inteira" (tutekrane).

 

Por konservi la dosieron pps inter viaj privataj dokumentoj, alklaku la piktogramon per la maldesktra butono, kaj signalu la opcion " Salvar" (Konservi).Elektu dosierujon kaj klaku sur " Salvar"(Konservi) .  

 

* La daŭro de la ŝarĝo de la bildoserio dependos de la rapido de via konekto kaj de la grando de la koncerna dosiero.*

 

Teksestrino - Flori Jane

Kopirajto © 2003-2006 -Ria Slides - Ĉiuj rajtoj rezervitaj 

Kondicxoj de Uzo

Bildoserioj

Ria