GAPIGA PROBLEMETO

Ne saltu etapojn nek legu la finan respondon .

Vi taksos ĉi tion nekredebla ... Vi gapos!

Antaŭen!

1.Rigardu vian horloĝon kaj notu la ĝustan horon.

2.Elektu iun el la entjerajn numerojn, kiuj estas inter 1 kaj 9.

3.Naŭobligu ĝin.

4.Sumigu la du ciferojn de tiu produto (ekz.: 21 , 2+1 = 3) .

5. Ne saltu etapojn!

6. Adiciu 7 al la rezulto.

7.Dividu la rezulton per 4. Al tiu nova rezulto adiciu 1.

8. Faru la ŝanĝon de la numero per litero de la Esperanta alfabeto (Ekz.: 1=a ; 2=b ; 3=c ; 4=ĉ ; ..........) .

9. Imagu landon kies nomon komenciĝas per la ĵus trovita litero.

10. Ne saltu etapojn!

11.Trovu la trian literon de la nomo de tiu lando.

12.Pensu pri iu el la projektoj ekzistantaj en Esperantio, kies nomo komenciĝas per tiu litero, kiun vi ĵus trovis. Ekz.: projektoj Interkulturo, Semejo, Kore, Nesto,Biblioteko, Literaturo, ktp.

13.Nun, rigardu vian horloĝon.

14. Rimarku kiom da tempo el via valora vivo vi misuzis pro ĉi tiu frivolaĵo.

Cetere...

Bedaŭrinde, en DANIO ankoraŭ estas tre malmultaj aliĝintoj al la mirinda projekto NESTO .

Se, eventuale ,vi ne elektis ĉi tiujn nomojn, do, estas du eblecoj : aŭ vi missekvis la instruojn aŭ vi estas unu el tiuj homoj , kiuj ne emas utiligi la samajn vojojn elektitajn de la plimulto.

Kompense, se unuafoje vi vizitos la hejmpaĝon http://www.ameriko.org kaj informiĝos pri NESTO kaj pri aliaj iniciatoj de Amerika Komisiono, tiam vi venos al konkludo , ke fakte vi ne malŝparis vian valoran tempon per banalaĵoj. Povas esti , ke dank'al ŝajna frivolaĵo vi malkovris diskonigendan projekton!