Ria estas mia nomo.
Germana nomo, originala, kio ĉiam provokis surprizon, kaj sekve ne eviteblajn spritaĵetojn. Tamen, en mia lando mi ne estas strangulino, ĉar estas aliaj Ria.
Naskita en San-Leopoldo, urbo koloniigita de germanoj, situanta en la ŝtato Rio Grande do Sul (Riogrando-de-sudo), mi estas filino de germanino, kiu alvenis al Brazilo je siaj 7 jaraĝoj, kaj de germandevena patro.
Mi forlasis la ŝtaton RS, kiam mi estis 10 jara. Mi loĝis 6 jarojn en Recifo, 2 jarojn en Amapao kaj ĉirkaŭ 1 jaron en Brazilja, kie mi deĵoris; la ceteran tempon mi pasigis en Rio-de-Ĵanejro, kie mi loĝas ĝis hodiaŭ.
Kiel frustrita kuracistino, mi faris kurson pri nutrado kaj sekve specialecon pri esplorado de: nutrada stato, poste familiaj buĝetoj kaj fine pri niveloj de malriĉeco.
Mi ĉiam multe studis, laboris kaj vojaĝis; restis do nek tempon nek volon konstrui propran familion, ĉar tio, kion mi havis, estis sufiĉa. Tiel okazis, ke la tempo pasis, la fianĉo kaj la pluraj amatoj pasis, kaj rezulte de tio plian fojon mi sukcesis esti originala: mi restis fraŭlino, kaj sen filoj .
Mi amas infanojn kaj bestojn. Pro manko de propraj filoj, mi sentimentalece adoptis, kvazaŭ ili tiel estus, la 4 nevojn kaj nun la 2 pranevojn ( mi malamegas tiun vorton…he!he!he!). Mi havis la plej ekzotajn bestojn tiam, kiam ilin posedi ne estis krimo. Pasis tra mia vivo lutro, jaguaro, ( tiu restis en Amapao , laŭ postulo de la familio), sciuro, tukano, bradipo kaj Missy, siama katino, kiu de 10 jaroj estas ĉe mi.
Alia el miaj pasioj estas vojaĝi, preferinde al ekzotaj lokoj, mistikaj, luliloj de malnovaj civilizacioj. Ĝuste pro tio, mi ja vizitis Paskinsulon, Maĉu-Piĉon, meksikajn piramidojn, Greklandon, Egiption, Turkion, Israelon ktp. Mi konas ankaŭ Europon, kelkajn urbojn el Usono, Argentino, Ĉílio, Peruo kaj la plej grandan parton de ĉi tiu belega Brazilo!
Mi naskiĝis sub la Virgo-signo (la 26-an de Aŭgusto) antaŭ ses jardekoj, kaj iompostiom pli forte mi sentas la ĉeeston de spiriteco en mia vivo. Mi estas membro el la ordeno Roza Kruco (11-a grado) kaj spiritualisto.
Ĉar mi estas ege trankvila, mi preferas librojn al agitado de festoj. Mi amas la hejmon, la ĝardenon, la plantojn kaj precipe mi amas min. Malgraŭ la forta temperamento, mi sukcesis kreskigi bonegajn rilatojn kun mi mem ( he, he, he!) kaj sekve de tio, mi vivas en paco kaj harmonio… almenaŭ dum la plej granda parto de la tempo.
Mi opinias, ke mi sufiĉe parolis pri Ria. Nun ni iru al la bildoserioj.
Bildoserioj (pps) estas mia pasio ekde kiam mi komencis frekventi la reton per PC prunteprenita de mia nevo Stephan, en Aŭgusto 2001. Mi admiradis tiun, kiu kapablis ilin fari, sed mi sciis nenion pri la afero, ĝis kiam, post unu jaro, mi malkovris tekston kun bazaj instrukcioj. Ekde tiam , jam posedanta “ multpovan” PC, komenciĝis proceduro, kiu per provoj kaj eraroj rezultis en kelkaj ne tiom mezbonaj dosieroj pps. Tamen, sub la stimulo de kelkaj amikoj ili fariĝis pli kaj pli bonaj, kaj reproduktiĝis, gajnis propran vivon kaj disvastiĝis , laŭlitere, tra la tuta mondo. La afero iĝis tiel granda , ke estis necese ilin gastigi ĉe iu retejo, por faciligi la vizitadon de homoj, kiuj deziris vidi ilin. Ĝuste tiam ekaperis Flori. Ŝi suprenfaldis la manikojn, kaj dank’al sia sperto en farado de kvar ttt-ejoj aranĝis ĉi tiun belegan paĝaron por gardi miajn “idetojn”.
Bone, ĉi tie estas la historio pri la dosieroj pps. Tamen, ne supozu , ke ili tiel subite falis el la ĉielo, nur pro tio . ke mi lernis kiel ilin fari. Ĉiu bildoserio postulis plurajn labortagojn, multe da esploroj pri tekstoj, bildoj. muzikoj, amaso da provoj.
Oni bezonas tempon, paciencon kaj sindediĉon por produkti bildoserion (pps).